Aŭdo




Aŭdoaŭdkapablo estas la maniero, per kiu oni uzas la senson de siaj oreloj, por percepti sonojn. Kiam io faras sonon, vere ĝi faras ondojn de moviĝanta aerpremo. La aeraj molekuloj mem ne iras longe for, sed la ondoj iras de iu loko al alia, eble grandan distancon. La moviĝanta aero igas parton de la ena orelo moviĝi, vibri kiel membrano de tamburo (kio okazas pri la miringo), kaj ties movoj estas konsciataj en la cerbo pere de la aŭdonervo. Pli granda frekvenco de movado kreas pli altan sonon, kaj malpli granda frekvenco kreas pli malaltan.


Oni konsideras, ke homo aŭdas sonojn, kies frekvencoj estas inter 20 Hz kaj 20 000 Hz.




Enhavo






  • 1 Malsanoj


  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Proverbo


  • 4 Referencoj





Malsanoj |



  • Sindromo de Usher

  • Otosklerozo



Vidu ankaŭ |



  • Aŭdvida

  • Otorinolaringologio

  • Sono

  • Surdeco



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri aŭdado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas. 







  • Citaĵo

     Parolanto semas, aŭdanto rikoltas. 







  • Citaĵo

     Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj. 



Referencoj |




  1. Lernu




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51