Horizorhino
Horizorhino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Horizorhinus dohrni (Hartlaub, 1866) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Malplej zorgiga | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Horizorhino aŭ Santomea muŝkaptulo (Horizorhinus dohrni) estas mezgranda paserina birdo. Ĝi estis iam konsiderata parto de la familio Muŝkaptuledoj, sed lastatempe estas konsiderata parto de la Timaliedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Horizorhinus tio estas ties ununura specio.
Ĝi estas endemia de Sao-Tomeo kaj Principeo.
Tiu birdo havas grizbrunajn suprajn partojn (kun blanka flugilzono) kaj brustozonon (kiu estas pli mallarĝa centre kaj estas la plej klara distingilo de la specio), dum la mentono, gorĝo kaj resto de subaj partoj estas blankaj.
Referencoj |
- BirdLife International 2004. Horizorhinus dohrni. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) pp. 70 – 291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.