1620 Geographos






























































































1620 Geographos

asteroido

Bildo per radaro de Geografo

Bildo per radaro de Geografo

Oficiala nomo
1620 Geographos
Aliaj nomoj

1951 RA ; 1983 CY3

Historio
Malkovrintoj

A. G. Wilson kaj R. Minkowski
Dato de malkovro
Loko de malkovro

14-a de septembro 1951
Monto Palomar

Orbitaj ecoj

Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
186,323 Gm (1,245 AU)
123,810 Gm (0,828 AU)
248,835 Gm (1,663 AU)

Discentreco
0,336

Meza anomaliangulo
202,372°

Klinangulo
13,338°

Periodo
507,702 tagoj (1,390 jaroj)
Meza cirkulrapido
26,69 km/s

Longitudo de
suprenira nodo
337,263°

Argum. de periapsido
276,798°

Terdistanco
- Minimuma


4 982 320 km (0,0333 AU)

Fizikaj ecoj

Dimensioj
Diametro
5 × 2,1 × 0,2 km
2,56 km

Maso
~ 2,6 × 1013 kg

Rotacia periodo
0,2176 tago (5,22204 horoj)

Geometria albedo
0,3258

Observaj ecoj

Spektroklaso
S

Videbla magnitudo


Absoluta magnitudo
15,60







v  d  r


Information icon.svg



1620 Geographos estas tre malgranda sed tre hela apolona asteroido. Ĝi krozas la marsan kaj teran orbitojn, do estas
marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.


Ĝi estis malkovrita la 14-an de septembro 1951 de la usonaj
astronomoj Albert George Wilson kaj Rudolph Minkowski elde la
Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio). Ĝia nomo
honoras la National Geographic Society-on.


La 25-an de aŭgusto 1994 ĝi pasis plej proksime de Tero (malpli ol 5 milionoj da
km). Je tiu okazo, ĝi estis observita per radaro de la Deep Space Network elde
la Observatorio de Goldstone. La bildoj ricevitaj montras, ke Geografo estas plej
longigita objekto de la sunsistemo, kun 5 × 2,1 × 0,2 km.


1620 Geographos estas S-tipa asteroido, tio signifas, ke ĝi estas tre hela kaj entenas feron kaj nikelon miksitajn kun silikatoj da fero kaj magnezio.


1620 Geographos estis celo de eksplorado de la usona kosmosondilo
Clementine. Sed paneo de raketmotoro finigis la mision antaŭ ol la kosmosondilo atingis la asteroidon[1].







Notoj kaj referencoj |




  1. Clementine, el "Solar System Exploration" (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle (1620) Geographos, el la datumbazo de NEODYS


  • angle Geographos, el la paĝaro de Asteroid Radar Research


  • angle 1620 Geographos : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)


  • angle Slipo de (1620) Geographos (de IAU Minor Planet Center)













Antaŭe: Listo de asteroidoj (1001 - 2000) Poste:
1619 Ueta 1620 Geographos 1621 Druzhba



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto