Juna Esperantistaro Argentina
| Juna Esperantistaro Argentina | ||
|---|---|---|
| Juventud Esperantista Argentina | ||
| tipo | neregistara organizaĵo | |
| fondodato | 1966 | |
| sidejo | Bonaera Esperanto-Asocio | |
| estro | Stephanie Cabovianco, prezidantino | |
| lingvoj | hispana | |
| Retejo | http://jea.esperanto.org.ar | |
Juna Esperantistaro Argentina (JEA)[1] (hispane Juventud Esperantista Argentina) estas la organizo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Argentino.
Ĝi estis fondita en 1966 kaj samjare iĝis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La asocio estas la junulara sekcio de Argentina Esperanto-Ligo kaj uzas ties centran oficejon en Bonaero kiel asocia adreso.
Oficiala organo de la organizaĵo estis la bulteno Argent-EJO informas, kiu aperas laŭbezone de 1984 ĝis 1985, eldonita de Néstor R. Kalusky.[2]
Estraro |
De oktobro 2013, la asocia prezidantino estas Stephanie Cabovianco.
De 2011 ĝis 2013, estas elektita Gonzalo Sirio kiel membro de la komitato de TEJO.
En 2014 estas elektita Nicolás Aloisio kiel komitatano A.
Referencoj |
↑ ĝis la jaro 2012 Argentina Esperantista Junulara Organizo (aŭ mallonge Argent-EJO)
↑ Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia Biblioteko de la Urbo La Chaŭ-de-Fonds
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
Argent-EJO ĉe Yahoo! Groups
JEA ĉe Facebook