Víziváros
Víziváros estas urboparto aŭ loĝkvartalo en Budapeŝto. Ĝi situas inter Danubo-bordo kaj diversaj montoj, montetoj de urboparto Buda, tial Víziváros signifas: akva urbo.
Enhavo
1 Historio
2 Trafiko
3 Vidindaĵoj
4 Fontoj
Historio |
Jam la romianoj havis tie gravan vojon laŭ la Danubo, krome ankaŭ malgrandan loĝkvartalon. La sarmatoj detruis ĝin en la 3-a jarcento. Ankaŭ la hungaroj konstruis tie domojn, spite tion, ke foje inundoj minacis ilin. Laŭ la Danubo grava haveno funkciis. Dum dominado de turkoj la kirkoj funkciis kiel moskeoj, krome la turkoj konstruis banejon funkciantan ankaŭ nun. En 1686 la kristana armeo reokupis Buda-n, dume en Víziváros preskaŭ ĉiuj domoj ruiniĝis. Alvenis precipe germanoj, kiuj rekonstruis la loĝdomojn kaj la preĝejojn. En la 19-a jarcento serio da palacoj konstruiĝis laŭ la Danubo.
Trafiko |
- haveno por ekskursoŝipoj kaj pramoj
- metroo
- interurba tramo
- tramoj, aŭtobusoj
Vidindaĵoj |
- Széchenyi-Ĉenponto
- Preĝejo Sankta Anna (Víziváros)
- Kirko Vundoj de Sankta Francisko (Víziváros)
- Kirko Elizabeto de Hungario (Víziváros)
- Kalvinana preĝejo (Víziváros)
Fontoj |
- Budapest (1996) ISBN 9632437667