Nurenbergaj procesoj
La Nurenbergaj procesoj enskribiĝis en la historion kiel internacia juĝa tribunalo destinita puni plurajn gvidajn reprezentantojn de la diktatora reĝimo de Nazia Germanio pro militaj krimoj kontraŭ la homeco dum la Dua Mondmilito. La procesoj baziĝis sur londona interkonsento pri persekutado de militaj krimuloj de la 8-a de aŭgusto 1945 inter Usono, Sovetunio, Britio kaj Francio, kiu fondis la institucion Nurenberga Tribunalo de internacia juro.
Juĝitaj estis 22 ĉefaj reprezentantoj de la Tria Regno. La juĝa proceso komenciĝis la 20-an de novembro 1945 kaj ĝi estis finita per eldirado de verdiktoj la 1-an de oktobro 1946.
SS, Gestapo, SD kaj ĉefa stabo de NSDAP estis samtempe juĝitaj kun ili kiel krimulaj organizaĵoj.
Similaj procesoj okazis ankaŭ en Japanio - ili konatiĝis kiel Tokiaj procesoj.
Enhavo
1 Listo de juĝitoj
2 Riproĉoj kontraŭ la nurenberga proceso
3 Resumo
4 Vidu ankaŭ
Listo de juĝitoj |
- Mortopuno
Martin Bormann – sekretario de la gvidanto (juĝata en neĉeesto)
Hermann Göring – regna marŝalo kaj komandanto de aeroflotoj (mortis la 15-an de oktobro 1946, mallongtempe antaŭ la planata ekzekuto li memmortigis sin)
Joachim von Ribbentrop – regna ministro por la eksterlandaj aferoj (mortis la 16-an de oktobro 1946)
Wilhelm Keitel – kampa marŝalo kaj stabestro de ĉefkomandantejo (mortis la 16-an de oktobro 1946)
Ernst Kaltenbrunner – kampa marŝalo kaj ĉefo de sekurecdeĵoraro (mortis la 16-an de oktobro 1946)
Alfred Rosenberg – ministro por la okupitaj orientaj teritorioj, filozofo de la partio (mortis la 16-an de oktobro 1946)
Hans Frank – guberniestro de Pollando (mortis la 16-an de oktobro 1946)
Julius Streicher – posedanto kaj eldoninto de kontraŭjuda gazeto Der Stürmer (mortis la 16-an de oktobro 1946)
Fritz Sauckel – komisiito por laborigado de laborfortoj (mortis la 16-an de oktobro 1946)
Alfred Jodl – Operacestro de Supera komandantejo de militaj fortoj (OKW, Oberkommando der Wehrmacht) (mortis la 16-an de oktobro 1946)
Wilhelm Frick – ministro por enlandaj aferoj kaj regna protektoro en protektorato Bohemio kaj Moravio (mortis la 16-an de oktobro 1946)
Arthur Seyss-Inquart – guberniestro de Aŭstrio kaj nederlanda komisaro (mortis la 16-an de oktobro 1946)
- Ĝismorte punitaj
Rudolf Hess – anstataŭiganto de Hitler kaj gvidanto de NSDAP (li mortis la 17-an de aŭgusto 1987 en malliberejo de Spandau)
Walter Funk – ministro por ekonomio (li estis liberigita la 16-an de majo 1957 kaj li mortis la 31-an de majo 1960)
Erik Raeder – grandadmiralo kaj la supera komandanto de maristaro (sed pro malbona sanstato li estis la 26-an de septembro 1955 liberigita kaj li mortis la 6-an de januaro 1960)
- 20 jaroj
Baldur von Schirach – gvidanto de asocio de nazia junularo Hitler-Jugend (suferinte la punon li estis la 30-an de septembro 1966 liberigita kaj li mortis la 8-an de aŭgusto 1974)
Albert Speer – arkitekto de Hitler kaj ministro por armila fabrikado (suferinte la punon li estis la 30-an de septembro 1966 liberigita kaj li mortis la 1-an de septembro 1981)
- 15 jaroj
Konstantin von Neurath – ministro por la eksterlandaj aferoj ĝis la jaro 1938, la unua protektoro de protektorato Bohemio kaj Moravio (en novembro de 1955 li estis pro sankaŭzoj liberigita kaj li mortis la 14-an de aŭgusto 1956)
- 10 jaroj
Karl Dönitz – admiralo kaj la sekvanto de Hitler en funkcio de kapo de la ŝtato (suferinte la punon li estis la 1-an de oktobro 1956 tralasita kaj li mortis la 24-an de decembro 1980)
- Liberigitoj
Hjalmar Schacht – prezidento de la regna banko, ministro por la ekonomio ĝis la jaro 1937
Hans Fritsche – regna radiodisaŭdigestro
Franz von Papen – la eksa kanceliero, ambasadoro en Turkio kaj Aŭstrio
Riproĉoj kontraŭ la nurenberga proceso |
Kvankam la nuremberga proceso estas ĝenerale akceptata kiel necesa parto de egaligo kun la naziismo, troviĝas obĵetoj kontraŭ la maniero de ĝia farigo kaj montroj al tio, ke minimume el jura vidpunkto ĝi ne estis ĝusta. Sekvas listo de ĉefaj obĵetoj:
- malobeo de rajto pri egaleco de flankoj. Dum la akuzantoj havis aliron al ĉiuj konfiskitaj arkivoj kaj materialoj, el kiuj ili povis libervole elekti la pruvmaterialojn, la pledantoj havis tiun ĉi aliron rifuzita kaj ili povis tiel reagi sole kontraŭ selektita materialo prezentita far la akuzantoj
- rea validigo de nove enpraktikigitaj leĝoj (precipe poste de nove enpraktikigita krimo de preparo de ataka milito)
- certa morala obĵeto estas ankaŭ atentigo, ke multajn krimojn, pro kiuj estis la germanaj politikistoj kaj soldatoj kondamnitaj al morto (genocido, preparo de atakiga milito ktp.) krimis (sed senpune) ankaŭ venkintoj, kies reprezentantoj eksidis en juĝa tribunalo (konkrete Sovetunio).
Resumo |
Malgraŭ la supre menciitaj riproĉoj oni konsideras la proceson justa. Ĝi nur iomete venĝis terurajn krimojn, pro kiuj mortis senkulpaj homoj de multaj nacioj.
Vidu ankaŭ |
- Militkrimo
- Kontraŭfaŝismo