Bengaluro
Bengaluro | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 560000–560099 [+] | ||
Retpaĝaro | www.bbmp.gov.in [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 535 000 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 14 217 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 58′ N, 77° 36′ O12.96990777.597963Koordinatoj: 12° 58′ N, 77° 36′ O [+] | ||
Alto | 920 m [+] | ||
Areo | 741 km² (74 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bangalore [+] | |||
Bengaluro (kanare ಬೆಂಗಳೂರು [bengaluru] aŭskulti) estas ĉefurbo de la barata (hinda) subŝtato Karnatako, en la sudo de Barato. La urbo enhavas 9,6 milionojn da loĝantoj[1], kaj laŭ kelkaj statistikoj ĝi estas do la tria plej granda urbo de Barato.
Enhavo
1 Etimologio
2 Loĝantaro
3 Klimato
4 Vidindaĵoj
5 Servoj
6 Esperantujo
6.1 Eventoj
6.2 Esperantistoj
7 Ĝemelurboj
8 Bildoj
9 Eksteraj ligiloj
10 Referencoj
Etimologio |
La angla nomo de la urbo estas angligaĵo de la kanara nomo. Nuntempe estas propono renomi la urbon laŭ ĝia origina nomo. La unuaj skribitaj referencoj pri la urbo datiĝas de la naŭa jarcento post Kristo. Dum la periodo de koloniismo, la urbo fariĝis grava centro de brita regado.
Loĝantaro |
Nuntempe, Bengaluro fariĝis tre grava centro por informatikaj firmaoj, kaj ĝi estas konsiderata vigla, kosmopolita centro. La plejmulto de la loĝantaro estas hinduisma, kaj la plej parolata lingvo estas la kanara, tamen la angla kaj multaj aliaj barataj lingvoj ĉiuj estas komunaj.
Klimato |
Bengaluro ĝuas mildan klimaton, multe malpli varma ol la klimato de la plej granda parto de Barato.
Vidindaĵoj |
Cubbon Park estas konata kiel la “pulmo” de la urbo. Ĝi situas en la koro de la urbo en la centra administra kvartalo. La parko estis kreita en 1870 en la tiama regno Majsuro. Tiam ĝi kovris 0,40 km². La nuna areo estas ĉirkaŭ 1,2 km².
Servoj |
- Universitato Azim Premji
Esperantujo |
Eventoj |
En 2008, okazis la 5-a Azia Kongreso.
En 2017, okazis la 4-a Sud-Azia Seminario[2], kadre de la jara temo de UN 2017 pri daŭripova turismo.
Esperantistoj |
- Arikapalli Giridhar Rao
- Hari Rao
- Himanshu Upadhyaya
- Juny Wilfred
- Kirti Krishna Ratnoo
- Ridhima Garg
- S S Pradhan
- Snehaja Venkatesh
- Venkatesh Reddy
Ĝemelurboj |
Minsko, Belarusio
San Francisco, Usono
Cleveland, Usono
Ĥarkovo, Ukrainio
Bildoj |
Statuo de Jamshetji Tata, fondinto de la Barata Instituto pri Sciencoj
Unu el multaj informatikaj firmaoj
Komerca strato
"City market", sude de la urbo
Garuda mall, unu el la plej grandaj komerccentroj de Bangaloro.
Eksteraj ligiloj |
Bengaluro en retgazeto Nia Mondo
Referencoj |
↑ http://www.citypopulation.de/php/india-karnataka.php
↑ Paĝo pri la 4-a SAS en la retejo de Esperanto-Barato