Punkto (interpunkcio)
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Punkto |
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
La punkto estas la marko de interpunkcio plej ofte uzata ĉe la fino de frazoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj. Ĝi indikas, ke la antaŭa frazo estis ĉeffrazo.
Enhavo
1 Mallongigoj
2 Matematike
3 Komputike
4 Figura uzo
5 Vidu ankaŭ
Mallongigoj |
Oni povas uzi punkton en mallongigoj. Ekzemple, oni povas skribi k.t.p. anstataŭ kaj tiel plu. (Tamen, ankaŭ estas bona por skribi sen la punktoj: ktp.) Persono povas mallongigi sian nomon kun la unua litero kaj punkto. Ekzemplo estas J.R.R. Tolkien.
Matematike |
Oni fojfoje uzas la punkton por grupigi la ciferojn de granaj nombroj. Ili estas grupigitaj laŭ tri ciferoj. Tiel, miliono povas esti skribita jene: 1.000.000. En Esperanto oni tamen plej ofte uzas spacetojn por grupigi la ciferojn: 100 000 000.
Anglalingve oni uzas ĝin kiel decimalan markon (kontraste al Esperanto, kiu uzas komon).
Komputike |
En komputiko la punkto estas ofte disigilo, utila en DNS en domajnaj nomoj kaj IP-adresoj.
Ĝi estas ASCII kaj Unikoda signo 46.
Figura uzo |
Ĉar interpunkcie, punkto signas finon de frazo, figure oni uzas "Punkto" kiel interjekcia esprimo por fini diskuton aŭ disputon. Ekzempla frazo; "Jes, vi pravas. Punkto."
Vidu ankaŭ |
- Dupunkto
- Bulmarko
- Tripunkto
- Punktokomo
- Punkta supersigno
- Dupunkta supersigno