Novgoroda provinco
Subjekto de Rusia federacio | |
Novgoroda provinco Новгородская область | |
Flago | Blazono |
Administrado | |
---|---|
Federacia distrikto | Nordokcidenta federacia regiono |
Administra centro | Velikij Novgorod |
Estro | Nikitin Andrej Sergeeviĉ |
Fondita | 5-a de julio 1944 |
Demografio | |
Loĝantaro | 634 111 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 12 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | Rusa |
Geografio | |
Areo | 54 501 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 173000—175500 |
Aŭtokodoj | 53 |
OKATO | 49 |
ISO 3166-2 | RU-NGR |
Retpaĝaro | http://www.novreg.ru/ |
58.1533
Koordinatoj: 58° 9′ N, 33° 0′ O
Novgoroda provinco (ruse Новгородская область) estas regiono de Rusio en nord-okcidento de la Eŭropa parto de la lando, federacia subjekto de Rusio. La provinco estas parto de Nordokcidenta federacia regiono.
En la regiono, iama centro de la antikva Novgoroda ŝtato konserviĝis multaj specimenoj de la antikva rusa arkitekturo kaj aliaj historiaĵoj.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Loĝantaro
4 Administra divido
5 Ekonomiko
5.1 Industrio
5.2 Agrikulturo
6 Notoj
Geografio |
La Novgoroda provinco etendiĝas de la okcidento al la oriento je 385 km, de la nordo suden — 278 km. Ĝi okcidente kaj sud-okcidente havas limon kun Pskova provinco, sude kaj sud-oriente — kun Tverja provinco, norde kaj nord-okcidente — kun Leningrada provinco, kaj nord-oriente — kun Vologda provinco.
La plej granda parto de la provinco estas malalta ebenaĵo, en kies centro situas la lago Ilmenj (la plej granda lago en la provinco). En la lago enfluas 52 riveroj, la plej grandaj el ili estas Msta, Ŝelonj, Lovatj kaj Pola; elfluas unu rivero — Volĥov, ĉe tiu ĉi rivero apud Ilmenj situas la ĉefurbo de provinco — Velikij Novgorod. La plej gravaj alfluantoj de Volĥov estas: dekstraj — Viŝera, Oskuja, maldekstraj — Kerestj, Tigoda.
Sud-oriente de la Novgoroda provinco lokiĝas la Valdaja Altaĵo, kiu estas parto de la ĉefa akvodislimo de Orienteŭropa ebenaĵo: ĝiaj okcidentaj deklivoj apartenas al la baseno de la Balta maro, kaj orientaj — al la baseno de la Kaspio. Ĉi tiu parto de la provinco havas multon da lagoj, la plej grandaj estas: Valdajskoje (la plej profunda en la provinco) kaj Seliger (en provinco situas nur negranda parto de tiu lago). Ankaŭ tie troviĝas Uĵin, Piros, Meglino, Veljo kaj aliaj.
La Novgoroda provinco kuŝas en arbara zono. Arbaroj kovras pli ol 60 % de la provinco. Sud-oriente de la provinco situas la Nacia parko Valdajskij, en ĝi troviĝas multaj lagoj. Sud-okcidente situas la naturrezervejo Rdejskij, kiu kunmetiĝas kun la najbara naturrezervejo en la Pskova provinco.[3]
Historio |
Tradicie oni opinias ke aborigena loĝantaro de ĉi tiu teritorio estis finnaj triboj, post kiuj restis multaj nomoj de riveroj kaj lagoj (ekzistas tamen opinio, ke ne ĉiuj toponimoj finnaj estas el la antaŭslava periodo[4]). En la 6-a jarcento tien alvenis triboj de slavoj-kriviĉoj, kaj en la 8-a jarcento alvenis plia slava tribo, kiu nomiĝis slovenoj.
Laŭ la Komenca kroniko, en la 862-a ĉi tien slavaj kaj finaj triboj alvokis varengon Rurikon kaj multajn aliajn varengojn, kies tribo nomiĝis “rus”, por Ruriko kaj du liaj fratoj estu dukoj. La urbo de Ruriko estis en nuna Novgorodo aŭ apude, ĉi tie fondiĝis la Rurikida dinastio kaj unuigita rusa ŝtato, kies centro baldaŭ translokiĝis al Kievo.[5] Tamen Novgorodo restis grava centro en Kieva regno.
En la jaro 1134 la novgoroda duko fuĝis de batalkampo kaj en la 1136 urbanoj forpelis lin. Novgorodo fakte fariĝis sendependa respubliko.
En la jaro 1478 Grandprinclando Moskvo aneksis Novgorodon. Sed ene de Moskva ŝtato eksa Novgoroda respubliko konservis sian administran dividon ĝis la 1708.
Poste teritorioj de la nuna Novgoroda provinco apartenis al diversaj gubernioj kaj provincoj. La Novgoroda provinco aperis en la 5-a de julio 1944.
Loĝantaro |
La Novgoroda provinco havas 606 305 loĝantojn (2018)[6]. Loĝdenso estas 11,12 loĝ./km2 (2018). 71,54% estas urbanoj[7] (2017).
Dum 2010 en la provinco naskiĝis 7203 homoj, mortis 12 751 homoj, do la loĝantaro malkreskis je 12 751 homoj. La aldono pro enmigrado estis 387 homoj.
Administra divido |
La Novgoroda provinco laŭ sia statuto konsistas el 21 distriktoj kaj la urbo Velikij Novgorod.
№ | Nomo | Flago | Blazono | Areo, km2 | Loĝantaro, homoj (2017[7]) | Administra centro |
---|---|---|---|---|---|---|
1 | Bateckij | 1591,79 | 5428 | loĝloko Bateckij | ||
2 | Boroviĉeskij | 3137,90 | 65116 | urbo Boroviĉi | ||
3 | Valdajskij | 2701,63 | 23776 | urbo Valdaj | ||
4 | Volotovskij | 995,10 | 4906 | loĝloko Volot | ||
5 | Demjanskij | 3198,94 | 10760 | loĝloko Demjansk | ||
6 | Kresteckij | 2790,63 | 12109 | loĝloko Krestci | ||
7 | Lubitinskij | 4486,24 | 8857 | loĝloko Lubitino | ||
8 | Maloviŝerskij | 3280,98 | 15217 | urbo Malaja Viŝera | ||
9 | Marjovskij | 1818,70 | 4315 | vilaĝo Marjovo | ||
10 | Moŝenskoj | 2568,28 | 6421 | vilaĝo Moŝenskoje | ||
11 | Novgorodskij | 4596,36 | 63413 | urbo Velikij Novgorod[8] | ||
12 | Okulovskij | 2520,81 | 21908 | urbo Okulovka | ||
13 | Parfinskij | 1591,12 | 13019 | loĝloko Parfino | ||
14 | Pestovskij | 2110,44 | 20683 | urbo Pestovo | ||
15 | Poddorskij | 2954,02 | 4040 | vilaĝo Poddorje | ||
16 | Soleckij | 1422,91 | 13951 | urbo Solci | ||
17 | Starorusskij | 3111,36 | 43469 | urbo Staraja Russa | ||
18 | Ĥvojnickij | 3186,06 | 14697 | loĝloko Ĥvojnaja | ||
19 | Ĥolmskij | 2178,69 | 5384 | urbo Ĥolm | ||
20 | Ĉudovskij | 2331,80 | 20901 | urbo Ĉudovo | ||
21 | Ŝimskij | 1836,76 | 11558 | loĝloko Ŝimsk | ||
u. Velikij Novgorod | 90,08 | 222594 | urbo Velikij Novgorod |
En la provinco situas 10 urboj: Velikij Novgorod, Boroviĉi, Staraja Russa, Valdaj, Malaja Viŝera, Okulovka, Pestovo, Solci, Ĥolm, Ĉudovo kaj pli ol 110 aliaj loĝlokoj.
Ekonomiko |
Industrio |
En la 2014 industrio donis 40% de MNP de la provinco. La plej gravaj entreprenoj estas kemia fabriko en Velikij Novgorod, kiu produktas plejparte mineralajn sterkojn, metalurgia uzino same en la sama urbo, kiu produktas kupron, kaj fabriko de fajrorezistaj materialoj en la urbo Boroviĉi.[9] La tuta industria produkto estas malpli ol 1% te tiu de la tuta Rusio.
Agrikulturo |
La ĉefa fako de agrikulturo en la provinco estas brutbredado por produkti viandon kaj lakton. En la 2011 ĉirkaŭ 90% de farmantoj havis bovinojn, kaj 79% de la tuta agrikultura produktado de la provinco estas viando, lakto kaj ovoj. Ankaŭ oni bredas porkojn, kulturas grenon kaj terpomojn.[9]
Nordokcidenta federacia regiono de Rusio
Ĉefurbo: Sankt-Peterburgo
Arĥangelska provinco |
Kaliningrada provinco |
Karelio (respubliko) |
Komiio |
Leningrada provinco |
Murmanska provinco |
Nenecio |
Novgoroda provinco |
Pskova provinco
Sankt-Peterburgo |
Vologda provinco
Notoj |
↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Ĉislennostj i razmeŝĉenie naselenija (rezulto de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
↑ «География Новгородской области» Серова В. Н. и др. Лениздат 1988 г.
↑ Malnoveŭropa gidronimaro ĉe Ilmen (PDF, ruse)
↑ La Komenca kroniko, tradukita al la nuntempa rusa lingvo fare de Dmitrij Liĥaĉov. Serĉu la jaron 6370 (862).
↑ Предварительная оценка численности постоянного населения на 1 января 2018 года и в среднем за 2017 год.
- ↑ 7,07,1Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2017 года.
↑ Sed la urbo Velikij Novgorod ne apartenas al la distrikto Novgorodskij
- ↑ 9,09,1Estas tradukite el la angla Vikipedio.