Ukrainko (Simferopola distrikto)
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Ukrainko ruse Украинка ukraine Українка krime-tatare Qurça | ||||
Vidaĵo al la vilaĝo (proksime); fore videblas la sudaj randoj de Simferopolo. | ||||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Perova komunumo | |||
Koordinatoj: | 44° 53′ N, 34° 8′ O44.88666666666734.137222222222Koordinatoj: 44° 53′ N, 34° 8′ O | |||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~ 360 m | |||
Areo: | 1,79 km² | |||
Loĝantaro: | 1892 (laŭ 2001) | |||
Poŝtkodoj: | 97562 | |||
Telefonkodo: | +380-652 | |||
Hor-zono: | UTC+3 | |||
Antaŭa nomo: | Kurci (ĝis 1945) | |||
Oficiala paĝaro nekonata | ||||
| ||||
| ||||
Ukrainko (ruse Украинка, ukraine Українка, krime-tatare Qurça, Къурча; sufiĉe ofte en komuna uzo oni uzas ankaŭ la malnovan tradician nomon Kurci, kiu estis ŝanĝita en 1945) estas vilaĝo de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, kiu administre apartenas al la Perova komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1892 homoj[1].
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
2.1 Dinamiko de la loĝantaro
3 Nuntempo
4 Referencoj
5 Ligiloj
Geografio |
La vilaĝo troviĝas en la centra parto de la Simferopola distrikto meze de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro ĉe la rivereto Kurĉa (kiu estas maldekstra alfluanto de Salgiro). La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Petropavlovko (1 km. nord-oriente), Klinovko (2 km. sude), Zaleso (2 km. okcidente) kaj Teplo (2 km. oriente). La urbo Simferopolo troviĝas 4 kilometrojn nord-okcidente, sed la vilaĝo estas intime ligita al ĝi per urba busa trafiko, tial fakte povas esti konsiderata kiel ĝia suda antaŭurbo.
Historio |
La vilaĝo estis unu el la plej malnovaj rusaj loĝlokoj en Krimeo kaj estis fondita baldaŭ post la anekso de Krimea Ĥanlando fare de la Rusia Imperio — februare 1784, preskaŭ samtempe kun la fondo de la rusa Simferopolo.
Dum la 19a jarcento la vilaĝo iom post iom kreskis. Ĝia loĝantaro estis okupita pri minado de diorito en la loka minejo. Komence de la 20a jarcento en la vilaĝo loĝis ĉ. 500 homoj.
En la jaro 1926 la vilaĝo iĝis centro de la novkreita Kurcovskij-komunumo (parto de la Simferopola distrikto).
En la jaro 1945 per la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo estis alinomita Ukrainka[2].
En la jaro 1962 la vilaĝo estis subigita al la Baĥĉisaraja distrikto, tamen jam komence 1965 ĝi estis denove subigita al la Simferopola distrikto; samtempe oni forigis la Ukrainkan komunumon kaj rilatigis la vilaĝon al la Perova komunumo.
Dinamiko de la loĝantaro |
1805 — 113 homoj
1864 — 215 homoj
1887 — 357 homoj
1897 — 529 homoj
1926 — 617 homoj (el ili 597 rusoj, 13 ukrainoj)
1939 — 805 homoj
1989 — 942 homoj
2001 — 1892 homoj
Nuntempo |
Nuntempe la vilaĝo troviĝas tre proksime al la urbo Simferopolo kaj estas bone ligita al ĝi per busa trafiko. La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo; krome en la vilaĝo daŭre funkcias kelkaj negrandaj minejoj kaj brik-fabriko. En la vilaĝo kaj apud ĝi troviĝas multaj somerdomaj terpecoj de simferopolanoj.
Laŭ la informoj de la jaro 2009 la vilaĝo konsistis el 60 kortoj, en ĝi loĝis 135 homoj; la areo de la vilaĝo estas 178,6 hektaroj[3].
Referencoj |
↑ Oficialaj informoj pri Ukrainko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-17.
↑ Ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR de la 21a de aŭgusto 1945 pri alinomado de komunumoj kaj loĝlokoj de la Krimea provinco (ruse). Alirita 2013-12-17.
↑ Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-17.
Ligiloj |
Oficialaj informoj pri Ukrainko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-17.
Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-17.
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | Gvardejsko • | ||
Vilaĝoj: | Akropolo • | ||
Loĝloketoj | Ajkavano • |