Soroksár




Soroksár [ŝorokŝAr] estas la 23-a distrikto de Budapeŝto.




Blazono de Soroksár




Situo de Soroksár




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Trafiko


  • 5 Vidindaĵoj


  • 6 Famuloj


  • 7 Ĝemelurboj





Bazaj informoj |




  • poŝtkodoj: 1237-1239


  • areo: 41 km²


  • loĝantaro: 20 600 en 2003


  • koordinatoj: 47°23′N 19°06′O  /  47.383°N, 19.1°O / 47.383; 19.1 (Soroksár)Koordinatoj: 47°23′N 19°06′O  /  47.383°N, 19.1°O / 47.383; 19.1 (Soroksár)




Preĝejo de Soroksár




Monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito en Soroksár



Situo |


Soroksár situas en suda parto de Budapeŝto laŭ Danubo-branĉo.



Historio |


La unua mencio pri la vilaĝo okazis el la 14-a jarcento. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, poste germanoj refondis ĝin en 1724. Dum regado de Maria Teresia la vilaĝo iĝis kampurbo kun rajto de bazarado. Fine de la 19-a jarcento la rango ŝanĝiĝis al grandvilaĝo. En 1891 vivis tie 12 143 loĝantoj (4410 hungaroj, 7120 germanoj, 160 slovakoj) en 1366 domoj. Post la 2-a mondmilito oni deportis 3898 germanojn al Germanio. Soroksár kune kun Pesterzsébet aliĝis al Budapeŝto en 1950 formantaj la 20-an distrikton. En 1956 en la proksimeco tertremo okazis. En 1994 Soroksár iĝis sen Pesterzsébet distrikto de la ĉefurbo.



Trafiko |



  • aŭtobusoj, interurba tramo, fervojo


Vidindaĵoj |



  • paroĥa romkatolika Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Soroksár) de 1761

  • monumento pri falintoj dum la 1-a mondomilito



Famuloj |


En Soroksár naskiĝis:




  • aktoro József Kautzky


  • pentristo József Bartl


  • violonisto Tivadar Országh.



Ĝemelurboj |




  • Rumanio Székelyudvarhely, Rumanio


  • Germanio Nürtingen, Germanio


  • Bulgario Tvardica, Bulgario




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto