Jenő Hubay
Jenő Hubay | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Huber Jenő |
Naskiĝo | 15-an de septembro 1858 (1858-09-15) en Peŝto |
Morto | 12-an de marto 1937 (1937-03-12) (78-jara) en Budapeŝto |
Kaŭzo de morto | korinfarkto |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Profesio | komponisto, muzikinstruisto, muzikisto, universitata profesoro |
Familianoj | |
Patro | Károly Huber |
Frat(in)o | Károly Hubay |
Jenő Hubay [hubai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hubay Jenő estis hungara violonisto, komponisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1921). Lia patro estis Károly Huber.
Jenő Hubay [1] naskiĝis kiel Huber Jenő la 15-an de septembro 1858 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de marto 1937 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Liaj komponaĵoj (elekto)
3 Memorigiloj
4 Fontoj
Biografio |
Jenő Hubay jam antaŭ la lernejaj jaroj interesiĝis pri muziko, kiun li lernis de la patro. Dum lernado li samtempe violonadis. Li havis sukceson en koncerto en Parizo jam en 1878. En 1882 li instruis violonadon en Bruselo. En 1886 li hejmenvenis kaj daŭris la instruadon en la Muzikakademio Franz Liszt, kiun li gvidis inter 1919-1934. Liaj studentoj estis ekzemple József Szigeti, Emil Telmányi, Ede Zathureczky. Li ofte koncertadis ankaŭ eksterlande.
Liaj komponaĵoj (elekto) |
- kantoj laŭ poemoj de Sándor Petőfi
- operoj
- simfonioj
- konĉertoj
Memorigiloj |
- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj |
- hungarlingva biografio