La Strato de Tanja
































La Strato de Tanja
Aŭtoro
Kalle Kniivilä
Eldonjaro 2017
Urbo Novjorko
Eldoninto Mondial
Paĝoj 158
ISBN
9781595693556







v  d  r


Information icon.svg



La Strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017 estas la titolo de libro kiun verkis la finndevena sveda ĵurnalisto Kalle Kniivilä. La Esperanta versio de la libro aperis en 2017 ĉe Mondial. En la sama jaro la libro estis publikigita en la sveda kaj finna.


Kalle Kniivilä loĝis dum certa tempo en Sankt-Peterburgo kaj poste plurfoje vizitis ĝin. Li renkontiĝis kun homoj kiuj loĝis aŭ plu loĝas en la kvartalo, kie troviĝis apartamento de la Saviĉev-familio, pereinta dum la Sieĝo de Leningrado. Surbaze de pluraj intervjuoj kaj informoj, ĉerpitaj el studaĵoj de la rusiaj kaj eksterlandaj historiistoj li prezentas la historion de la Saviĉev-familio, ilia ĉirkaŭaĵo kaj kvartalo sur fono de la historio de Rusio en 1917-2017.



Enhavo |


La ĉapitroj de la libro estas la jenaj:



  • La tago de la revolucio

  • 1917. La kolapso

  • 1927. Paŝo reen

  • 1937. La granda teroro

  • 1942. La sieĝo

  • 1957. Sputniko

  • 1967. La iama bona tempo

  • 1979. Afganio

  • 1987. Perestrojko

  • 1998. La bankroto

  • 2007. La bona nova tempo

  • 2017. Pasis cent jaroj

  • Noto de la aŭtoro



Bibliografiaj indikoj |


Kniivilä, K.: La Strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017. Mondial, Novjorko, 2017, 158 paĝoj, ISBN 9781595693556



Eksteraj ligiloj |




  • Kalle Kniivilä (2017-09-20)La strato de Tanja (esperante). Kalle Kniivilä. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 2019-01-19. (inkluzivas sondosierojn — fragmentojn de intervjuoj)

  • Anna Mattila (2017-10-02)Писатель Книйвиля: “Я хотел узнать, как люди умудрялись жить, любить и оставаться людьми в условиях, которые нам трудно представить” (ruse). Yle Uutiset. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 2019-01-19.




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto