Kolekto 2000
Kolekto 2000 estas la nomo de projekto lanĉita de la diskeldonejo Vinilkosmo, ekde printempo 1998 ĝis la jaro 2000. Temas pri kompaktdiska kolekto. La celo estis aperigi dum tiu periodo serion de dek KD-oj de diversaj Esperanto-artistoj.
Jen la diskoj en la serio:
JoMo kaj Liberecanoj: JoMo kaj Liberecanoj
Jacques YVART: Jacques Yvart kantas Georges Brassens
Persone: ...sed estas ne
Solotronik: Polimorfia Arkiteknia
Merlin: Por La Mondo
La Porkoj: Ŝako
Kajto: Masko
La Kompanoj: Survoje
Kore: Kia viv'
Dolĉamar: Lingvo intermonda
Vidu ankaŭ |
- Elektronika kompilo
- Esperanto Subgrunde kompil'
- Vinilkosmo-kompil'