Kolcevaja linio (Moskvo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Bolŝaja kolcevaja linio (Moskvo).
Кольцевая линия | |
|---|---|
| |
| Trafikado | |
Trafikanto | |
| Historio | |
| Malfermita | 1950 |
| Teknikaj trajtoj | |
| Longo | 19,3 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
| 12 stacioj | |
Kolcevaja linio aŭ Cirkla linio (ruse Кольцевая линия) estas linio numero 5 de la Metroo de Moskvo. La unua parto estis malfermita en 1950, la fina - en 1954.
La linio estas vere preskaŭ cirkla. Trajnoj veturas en ĝi cirkle laŭ la horloĝa nadlo kaj mallaŭ la horloĝa nadlo. Ne estas finaj stacioj, ĉiu trajno faras kelkajn turnojn kaj poste revenas al la depoto.
Enhavo
1 Statistiko
2 Historio
3 Stacioj
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Statistiko |
- Longeco: 19,3 km
- Kvanto da stacioj: 12
- Tempo de veturo: 30 minutoj
- Meznombra kvanto da pasaĝeroj dum unu diurno: 540 mil (en 2011)
Historio |
En la unuaj planoj pri konstruado de Moskva metroo la cirkla linio ne ekzistis. Tamen poste evidentiĝis ke estas bezonata linio kiu pli liberigus nodajn staciojn de la radiaj metrolinioj. Pro tio la 1-an de januaro 1950 aperis la unua parto de la estonta Cirkla linio (Kurskaja - Park Kulturi). La sekva parto (Kurskaja - Belorusskaja) malfermita la 30-an de januaro 1952 aligis al la linio gravajn transportajn nodojn (stacidomojn de fervojo kaj ŝoseojn norde de la moskva centro). Apero de la lasta, tria, parto (Belorusskaja - Park Kulturi) la 14-an de marto 1954 finis la konstruadon.
Stacioj |
La linio enhavas 12 staciojn.
Stacioj de la linio de oriento laŭ la horloĝa nadlo (aŭ inverse):
| Stacio | Ruslingva nomo | Oficiala latinlitera nomo | Interkonektoj |
|---|---|---|---|
12Kijevskaja | Киевская | Kievskaya | 030 040 |
11Krasnopresnenskaja | Краснопресненская | Krasnopresnenskaya | 070 |
10Belorusskaja | Белорусская | Belorusskaya | 020 |
09Novoslobodskaja | Новослободская | Novoslobodskaya | 090 |
08Prospekt Mira | Проспект Мира | Prospekt Mira | 060 |
07Komsomolskaja | Комсомольская | Komsomolskaya | 010 |
06Kurskaja | Курская | Kurskaya | 030 100 |
05Taganskaja | Таганская | Taganskaya | 070 080 |
04Paveleckaja | Павелецкая | Paveletskaya | 020 |
03Dobrininskaja | Добрынинская | Dobryninskaya | 090 |
02Oktjabrjskaja | Октябрьская | Oktyabrskaya | 060 |
01Park Kulturi | Парк Культуры | Park Kultury | 010 |
Vidu ankaŭ |
- Moskva Metroo
- Centra ringo de Moskvo
- Bolŝaja kolcevaja linio (Moskvo)
- Moskvo
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (ruse)
|