Christopher Clavius












































Kristoforo Klavo
(1528-1612)


Refutatio cyclometriae Iosephi Scaligeri, 1609
Refutatio cyclometriae Iosephi Scaligeri, 1609

Persona informo

Naskiĝo

25-a de marto 1528
en Bambergo, Flago-de-Germanio.svg Germanio

Morto

3-a de februaro 1612
en Romo, Flago-de-Italio.svg Italio

Religio

katolikismo [#]

Lingvoj

latina lingvo [#]

Ŝtataneco

Germanio [#]

Alma mater

Universitato de Koimbro
Profesio

Profesio
matematikisto • astronomo [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Christophorus Clavius (1528-1612) estis germana matematikisto, latinisto, astronomo, jezuito, erudiciulo, kiu modifis la proponojn de la Gregoria kalendaro, post la morto de Ludoviko Lilo (1510-1576). Klavo verkis defendojn kaj eksplikojn pri la kalendaro reformita[1], reliefigante kaj agnoskante la kontribuojn de Lilo[2]. En siaj lastaj vivotagoj li estis tre respektata astronomo en Eŭropo kaj liaj libroj estis uzataj en la universitatoj de la tuta mondo dum pluraj jarcentoj post lia epoko, kaj estis rigardataj kiel aŭtentikajn enciklopediojn pri la scio. Klavo kelkfoje estas konsiderata la Eŭklido de la 16-a jarcento.


En 1555, li estas akceptita en la Societo de la Jezuitoj. Poste li enmatrikuliĝis en la Universitato de Koimbro[3], en Portugalio, kie li konatiĝis kun la fama matematikisto Petro Nuno (1502-1578)[4]. En Romo li studis en la jezuita kolegio kie li ankaŭ instruis matematikon. Escepte de tiu periodo, kiam li vojaĝis al Napolo, en 1596, kaj post iom da restado en Hispanio, en 1597, Klavo restis kiel profesoro pri Matematiko en la Roma Kolegio dum la resto de sia vivo.


En 1579, kune kun Pedro Chacón (1526-1581), li estas komisiita de la Vatikano por studi la bazojn pri la reformo de la kalendaro, kaj serĉis solvon por la daŭra delokiĝo de la kristanaj religioj kun la paso de la tempo. Li kontribuis per la solvo kiu finfine estas adoptita, en 1582, inter la katolikaj landoj, laŭ ordo de la papo Gregorio la 13-a (1502-1585), estas uzata en la plejmulto de la mondo, kaj estas konata kiel Gregoria kalendaro. Por korektado de la diferencoj inter la oficiala kalendaro kaj la sunkalendaro, Klavo proponis ke la ĵaudo de la 4-a de oktobro 1582 devus sekviĝi de la vendredo 15-a de oktobro de la sama jaro.


Krom tio, li proponis ke la superjaroj okazu precize en tiuj jaroj kies nombroj estas dividitaj je kvar, escepte de tiuj kies cifero finiĝas per 00 kaj ne estas divideblaj je 400. Tiamaniere ke li eliminadis unu superjaron ĉiun 400 jaroj. Kelkaj matematikistoj samkiel François Viète (1540-1603)[5] elmontris grandan opozicion al li kaj estiĝis forta disputo inter la matematikistoj de la papo.


En la kampo de astronomio li defendis ke la tero estas la centro de la universo, kaj estis akra partizano de la Tercentra teorio, kaj kontraŭis al ĉiuj movadoj defendantaj la suncentrigajn teoriojn, forte defendita de Galileo Galilei (1564-1642).




Enhavo






  • 1 Selektita verkaro


  • 2 Literaturo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Referencoj





Selektita verkaro |





In Sphaeram Ioannis de Sacro Bosco commentarius, 1585




  • Euclidis Elementorum libri XV: accessit XVI de solidorum regularium ..., 1574, Euclides, Christophorus Clavius


  • Fabrica et usus instrumenti ad horologiorum descriptionem peropportuni, 1586


  • Noui calendarii Romani apologia: aduersus Michaelem Maestlimum Gaeppingensem ..., 1588


  • Christophori Clauii ... ex Societate Iesu In sphaeram Ioannis de Sacro Bosco ..., 1591


  • Christophori Clavii,... Astrolabium, 1593


  • Christophori Clauii Bambergensis e Societate Iesu Astrolabium, 1593


  • Christophori Clavii,... Horologiorum nova descriptio, 1599


  • Christophori Clavii Bambergensis: horologiorum nova descriptio, 1599


  • Romani calendarii a Gregorio XIII. P. M. restituti explicatio, 1603


  • Christophori Clavii... Algebra, 1609


  • Opera mathematica ab auctore revisa et aucta. -Moguntae, Reinh. Eltz 1611-1612, 1612



Literaturo |



  • WorldCat Identities


  • A History of Mathematics, Florian Cajori


  • Encyclopedia of Time: Science, Philosophy, Theology, & Culture, Volume 1, H. James Birx


  • A Gear Chronology: Significant Events and Dates Affecting Gear Development, William P. Crosher


  • Euclid in China: The Genesis of the First Chinese Translation of Euclid's ..., Peter M. Engelfriet


  • Discipline and Experience: The Mathematical Way in the Scientific Revolution, Peter Dear


  • A History of Mathematical Notations, Florian Cajori


  • Matteo Ricci: A Jesuit in the Ming Court, Michela Fontana



Vidu ankaŭ |






Referencoj |





  1. A Gear Chronology: Significant Events and Dates Affecting Gear Development, William P. Crosher


  2. Encyclopedia of Time: Science, Philosophy, Theology, & Culture, Volume 1, H. James Birx


  3. The Jesuit Missions to China and Peru, 1570-1610: Expectations and ..., Ana Carolina Hosne


  4. Portuguese Humanism and the Republic of Letters, Maria Berbara, Karl A. E.. Enenkel


  5. Los pilares de la ciencia, Miguel Artola, José Manuel Sánchez Ron





















Portala ikono Portalo pri Germanio
Portala ikono Portalo pri Homoj
Portala ikono Portalo pri Astronomio
Portala ikono Portalo pri Matematiko























Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51