Brazila nacia teamo de futbalo









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Brazilo. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
























































Brazila nacia teamo de futbalo

Brazila nacia teamo de futbalo
asocio
Confederação Brasileira de Futebol
Konfederacio Brazila de Futbalo
konfederacio

CONMEBOL
manaĝero
Dunga
golreĝo

Pelé (77)

FIFA kodo
BRA
unua matĉo

Flago de Argentino Argentino 3-0
Flago de Brazilo Brazilo
1914
plej granda gajno

Flago de Brazilo Brazilo 14-0
Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo
1975
plej granda perdo

Flago de Urugvajo Urugvajo 6-0
Flago de Brazilo Brazilo
1920
Flago de Germanio Germanio 7-1
Flago de Brazilo Brazilo
2014

Futbala Mondpokalo
aperoj
18 (unua en 1930)
plej bona rezulto
Ĉampiono
1958, 1962, 1970, 1994 kaj 2002

Amerika Pokalo
aperoj
31 (unua en 1916)
plej bona rezulto
Ĉampiono
8 fojojn







v  d  r


Information icon.svg



La brazila nacia teamo de futbalo (Seleção brasileira de futebol, portugallingve), kromnomata de brazilanoj "la patrolando kun futbalŝuoj" kaj "kanaria teamo" (pro la flava ĉemizo), estis kreita en 1914. Ĝi estas konsiderata la plej sukcesa nacia teamo en la historio de futbalo.


Brazilo gajnis la mondpokalon kvin-foje (1958, 1962, 1970, 1994 kaj 2002), absoluta rekordo por iu ajn teamo, kaj alvenis due (vicĉampiono) en du okazoj (1950 kaj 1998). Ĝi estas la nura teamo kiu partoprenis ĉiujn mondpokalojn. Post la tria fojo ke Brazilo gajnis la mondpokalo, en 1970, oni permesis al la Brazilanoj teni la pokalon mem kaj kreis alian.


Brazilo ankaŭ gajnis sep Amerikajn pokalojn.


La kvanto de ĉampionoj kiuj ludis por Brazilo igas ĝin ne komparebla kun aliaj teamoj. Inter ili ni povas memori Leonidas, Ademir, Pelé (ofte konsiderita la plej bona futbalisto en la historio), Garrincha, Didi, Vavá, Jairzinho, Rivelino, Zico, Falcão, Romário, Ronaldo, Ronaldinho kaj multajn aliajn.


La brazila teamo estas konata pro ĝia ataka kaj kreema lud-stilo, kaj ĝi ofte altiras la simpation de "neŭtralaj" rigardantoj en internaciaj turniroj.








Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono