Würzburg
Würzburg | |||||
| |||||
Federacia lando | Bavario | ||||
Distriktaro | Malsupra Frankonio | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajtoj | – | ||||
Geografia situo | 49° 48′ N, 9° 56′ O49.7944444444449.9294444444444Koordinatoj: 49° 48′ N, 9° 56′ O | ||||
Alto super la marnivelo | 177 m | ||||
Areo | 87,63 km² | ||||
Loĝantaro | 124873 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 0931 | ||||
Poŝtkodo | 97070–97084 | ||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 8700 | ||||
Aŭtomobila kodo | WÜ | ||||
Oficiala Municipokodo | 09663000 | ||||
NUTS | DE263 | ||||
LOCODE | DE WUE | ||||
Komunumestro | Christian Schuchardt | ||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||
Adreso de la administrejo | Rückermainstraße 2 97070 Würzburg | ||||
Oficiala retejo | https://www.wuerzburg.de/ | ||||
La eksterdistrikta urbo Würzburg [vircburg], esperante Vircburgo aŭ foje Vurcburgo, situas en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2015 la urbo havis 124 873 loĝantojn.
Enhavo
1 Kulturo kaj vidindaĵoj
1.1 Teatroj
1.2 Muzeoj kaj galerioj
1.3 Konstruaĵoj
1.3.1 Kirkoj
1.3.2 Pontoj super rivero Majno
1.4 Kromaj vidindaĵoj
2 Famuloj
3 Vino
4 Esperanto en Würzburg
5 Trafiko
6 Vidu ankaŭ
Kulturo kaj vidindaĵoj |
Teatroj |
- Teatro Mainfranken (tri teatraj kategorioj)
- kabaredo kaj teatro Bockshorn! en konstruaĵo Kulturspeicher
- eksperimenta kaj tradicia teatro ensemble
- teatro am Neunerplatz
- bulvarda teatro Chambinzky
- infana kaj junulara teatro Spielberg
- metieja scenejo Werkstattbühne
- figura kaj maska teatro Hobbit
- tradicia infana teatro Würzburger Kasperhaus
- danc-teatro blackboX
- moderna danc-teatro tanzSpeicher
- teatro Augenblick
- kela teatro Kunstkeller
Muzeoj kaj galerioj |
- ĉekatedrala muzeo - modernaj artaĵoj (de Joseph Beuys, Otto Dix, Käthe Kollwitz) kaj malnovaj artaj majstroj (inter alie Tilman Riemenschneider)
- katedrala trezorejo
princepiskopa muzeo Fürstenbaumuseum
- historia salono de la fiŝkaptista gildo
- preĝejo " Spitäle" de la eksa kortuma hospitalo, kiu dum 1789 malfrugotike trakonstruiĝis kaj nun gastigas galerion de moderna arto
- muzeo en la konstruaĵo Kulturspeicher, en eksa gren-stokejo de la malnova Majna haveno, gastigas la kolekton de la eksa urba Galerio kun artaĵoj el la 19a kaj 20a jarcentoj, plus la kolekton Peter C. Ruppert de "konkreta arto"
- arta ŝipo „Arte Noah“ – ŝanĝaj ekspozicioj de moderna arto
- majnfrankona muzeo en la fortikaĵo Marienberg - kolekto de frankonaj artaĵoj, inter ili la plej granda skulptura kolekto de Tilman Riemenschneider, pratempaj kaj vinkulturaj eksponaĵoj
- universitata muzeo Martin-von-Wagner kun antikvaĵa, pentraĵa kaj grafikaĵa kolektoj
- universitata mineralogia muzeo
- Rentgeno-memorejo, kie montriĝas la laboratorio, kie la sciencisto Wilhelm Conrad Röntgen malkovris la rentgenajn radiojn
- muzeo Siebold – japanologia kolekto kaj memorejo pri la japanologo Philipp Franz von Siebold
- ŝtata galerio Würzburg
Konstruaĵoj |
- fortikaĵo Marienberg (aŭ Marienfeste), la urba simbolo, kun la majnfrankona muzeo
kastelo Rezidejo (monda kultura heredaĵo de UNESKO), konstruita inter 1720 kaj 1744 laŭ planoj de Balthasar Neumann
- kastela ĝardeno
- urbodomo kun fontano Vierröhrenbrunnen
- "Falkona domo" ĉe la merkata placo, eksa gastejo kun dekoraĵoj el la jaro 1751, nuntempe turisma informejo kaj urba biblioteko
- bienoj Conti kaj Rückermain
- multaj pliaj bienoj kaj patriciaj domoj, la malalta merkata placo kaj strato Gressengasse
- malnova kaj nova universitatoj
- malnova krano ĉe la kranokajo borde de la Majno, konstruita dum 1771-1772 de la filo de artikekto Balthasar Neumann.
- turo Bismarck
- civitana hospitalo "Sankta Spirito"
- kasteleto Huttenschlösschen
fortikaĵo Marienberg
St. Kilian auf der Alten Mainbrücke und Feste Marienberg
princa ĝardeno de fortikaĵo Marienberg
kastelo Rezidejo
la malnova gruo
la malnova gruo nokte
malnova urbodomo Grafeneckart
nova universitato
Kirkoj |
ĉapelo Schönborn ĉe la katedralo
ĉapelo Schönborn ĉe la katedralo
nova universitata preĝejo
preĝejo Stift Haug
Pontoj super rivero Majno |
- malnova Majna ponto kun figuroj de sanktuloj (de ĉirkaŭ la jaro 1730)
- ponto de la germana unueco
- paca ponto
- ponto Konrad-Adenauer
- ludovika ponto, kiun la civitanoj pro kvar grandaj ŝtonaj gardaj leonoj nomas "leona ponto"
- Laŭrenca ponto
- piedira ponto Sebastian-Kneipp
malnova Majna ponto
malnova Majna ponto vespere, rigardo orienten al la katedrala strato
preĝejo Sankta Kiliano kaj la malnova majna ponto
ludovika, aŭ neoficiale leona, ponto
Kromaj vidindaĵoj |
- universitata botanika ĝardeno
- panorama turo Frankenwarte
- urba observatorio
Famuloj |
En Würzburg naskiĝis Henrik Fassola, kiu en Hungario iĝis la plej konata forĝisto kaj ferartisto.
Vino |
Würzburg estas la centro de la frankonia vino, kiu stokiĝas en boteloj de speciala formo; en la urba tereno situas la vitejo Würzburger Stein kaj la tri grandaj, tradiciaj vinbienoj kun po salonaj vintrinkejoj: la princaj vinbienaro, la bienoj Juliusspital (posedata de la katolika eklezio) kaj Bürgerspital.
Esperanto en Würzburg |
Estante universitata urbo, Würzburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke de la 10-a ĝis 13-a de majo 1963 en la urbo okazis la 41-a Germana Esperanto-Kongreso. Inter la 27-a de decembro 1967 kaj la 3-a de januaro 1968 la 11-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Würzburg kaj pritraktis la temon "Religioj kaj filozofio en la 20-a jarcento". Proksime de Würzburg, en kastelo Schwanberg ĉe Kitzingen, okazis ankaŭ la 23-a Internacia Seminario de decembro 1979 ĝis januaro 1980 ("Eŭropo kaj la Tria Mondo") kaj en Würzburg plue gastis la 51-a Internacia Seminario de decembro 2007 ĝis januaro 2008.
Trafiko |
En la urbo konektiĝas la germana aŭtovojo A3 (de nordokcidento al sudoriento) kaj germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo). Krome la germana aŭtovojo A81 ĝidas al Heilbronn kaj Stuttgart sudokcidente. Sed ankaŭ per trajnoj la urbo per facile atingeblas. Norden la urbo konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, okcidenten per plia rapidtrajna linio al Frankfurto ĉe Majno, kaj sudorienten per kroma linio al Nurenbergo kaj Munkeno. Al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo) kaj per la germana aŭtovojo A66 (al Frankfurto ĉe Majno).
Vidu ankaŭ |
- Komuna Sinodo de la Episkopujoj en la Federacia Respubliko Germanio
|
|