Paderborn
Paderborn | |||||
| |||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Distriktaro Detmold | ||||
Distrikto | Distrikto Paderborn | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 51°43′00″N 08°45′00″O / 51.716667°N, 8.75°O / 51.716667; 8.75 (Paderborn)Koordinatoj: 51°43′00″N 08°45′00″O / 51.716667°N, 8.75°O / 51.716667; 8.75 (Paderborn) | ||||
Alto super la marnivelo | 94 - 347 m | ||||
Areo | 180 km² | ||||
Loĝantaro | 149075 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 05251, 05252, 05254, 05293 | ||||
Poŝtkodo | 33041 - 33106 | ||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4790 | ||||
Aŭtomobila kodo | PB | ||||
Oficiala Municipokodo | 05774032 | ||||
Subdivido | urbokerno kaj sep pliaj urbodistriktoj (Stadtbezirke) | ||||
Komunumestro | Michael Dreier | ||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||
Adreso de la administrejo | Am Abdinghof 11 33098 Paderborn | ||||
Oficiala retejo | https://www.paderborn.de/ | ||||
Paderborn (en Esperanto ankaŭ Paderborno) estas urbo en la nord-oriento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Paderborn. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 149 075 loĝantojn. Paderborn situas sud-okcidente de la montaro Teutoburger Wald kaj estas tradicia universitata urbo.
Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Enhavo
1 Etimologio de la nomo
2 Religio
3 Trafiko
4 Partneraj urboj
5 Famaj Paderbornanoj
6 Esperanto en Paderborn
7 Vidu ankaŭ
8 Eksteraj ligiloj
Etimologio de la nomo |
En la 11-a jarcento Patrisbrunna, Parthelbrunne, Patherbrunn, "-brunn" aŭ "born" signifanta "fonto" aŭ "fontano", kaj "Pater", "Pader" laŭdire estanta vira nomo. Tamen ankaŭ la mallonga rivero, kies fonto situas en la urbocentra parko hodiaŭ nomiĝas "Pader".
Religio |
Paderborno havas la reputacion de tradicia katolikeco. Tio reiras al rekatolikigo fare de la jezuitoj ek de 1580; episkopo Dietrich igis fermi la preĝejon Marktkirche, kelkajn jarojn antaŭe protestantigitan, tiel ke ne plu eblis protestantaj diservoj en la urbo. Ĝis 1802 Paderborno restis ekskluzive katolika.
Trafiko |
Paderborno situas ĉe la germana aŭtovojo A33, nord-suda, kiu ligas ĝin al la aŭtovojaj kruciĝoj Bielefeld kaj Wünnenberg-Haaren. Fervojaj ligoj estas al ĉiuj direktoj; haltas IC- kaj ICE-trajnoj de la linio Düsseldorf – Kassel, kiuj parte iras al Berlino. Regiona flughaveno, komuna kun Lippstadt, situas 15 km sud-okcidente de la urbo; ĝi servas precipe al la enlanda trafiko, sed ankaŭ por flugoj al kaj de Anglio kaj por feriaj (ĉartitaj) flugoj.
Partneraj urboj |
Partneraj urboj de Paderborno estas:
Le Mans (Francio), ĝemeleco jam de 836, sed oficiale nur de 1967
Bolton (Britio) de 1975
Belleville (Ilinojo, Usono) de 1990
Pamplona (Hispanio) de 1992
Przemysl (Pollando) de 1993
Debrecen (Hungario), de 1994
Famaj Paderbornanoj |
En Paderborno naskiĝis:
Heinrich Aldegrever, kuprogravuristo
Heinz Nixdorf, entreprenisto
Josef Wirmer, ĵurnalisto kaj rezistulo kontraŭ naziismo
En Paderborno vivas/is kaj laboras/is:
Eugen Drewermann, teologo (jen anglalingvaj paĝoj pri li)
Helmar Gunter Frank, kibernetikisto, esperantisto
Engelbert Humperdinck, komponisto
Friedrich Spee von Langenfeld, jezuito, poeto
Karl Weierstrass, matematikisto
Esperanto en Paderborn |
Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, Paderborn ene de Germanio estis esperanta nodopunkto, ĉar la urba "Esperanto-Centro Paderborn" estis la plej granda landa esperantlingva libroservo kaj priesperanta inform-centro. El inter la movadaj eventoj en la urbo krome ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1974 kaj la 3-a de januaro 1975 la 11-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Paderborn kaj pritraktis la temon "Natursciencoj - ĉu nur por fakuloj?". Tre proksime de Paderborn, en la kastelo Wewelsburg, ankaŭ okazis la jubilea 50-a Internacia Seminario inter la 27-a de decembro 2006 kaj la 3-a de januaro 2007 sub la mem-reflekta temo "50 jaroj da IS - Ĉu ankoraŭ juna?". En la universitato de Paderborn aparte la profesoro Helmar Frank kaj la docentino Věra Barandovská-Frank informas pri Esperanto kaj pri interlingvistiko.
Vidu ankaŭ |
- ALEUS
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (germane)