Darmstadt
Darmstadt | |||||
| |||||
Federacia lando | Hesio | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 49°52′0″N 8°39′0″O / 49.86667°N, 8.65°O / 49.86667; 8.65 (Darmstadt)Koordinatoj: 49°52′0″N 8°39′0″O / 49.86667°N, 8.65°O / 49.86667; 8.65 (Darmstadt) | ||||
Alto super la marnivelo | 144 m | ||||
Areo | 122 km² | ||||
Loĝantaro | 155353 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 06151, 06150 (la plej norda urboparto Wixhausen) | ||||
Poŝtkodo | 64283–64297 | ||||
Aŭtomobila kodo | DA | ||||
Oficiala Municipokodo | 06411000 | ||||
NUTS | DE711 | ||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
Komunumestro | Jürgen Partsch | ||||
Partio de komunumestro | Alianco '90/La Verduloj | ||||
Adreso de la administrejo | Luisenplatz 5 64283 Darmstadt | ||||
Oficiala retejo | https://www.darmstadt.de/ | ||||
Darmstadt [DARMŝtat]), en Esperanto Darmŝtato, estas germana urbo en suda Hesio, inter Frankfurt kaj Heidelberg.
Darmstadt estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio - kaj ties distrikto Darmstadt-Dieburg. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 155 353 loĝantojn. La komunuma teritorio kovras areon de ĉ. 122 km². Ĝiaj koordinatoj estas 49° 52' norde kaj 8° 38' oriente; ĝia alto super marnivelo estas 167 metroj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.
La urbon ĉirkaŭas la distrikto Darmstadt-Dieburg (urboj Seeheim-Jugenheim sude, Pfungstadt okcidente, Weiterstadt norde, Dieburg, Groß-Umstadt, Reinheim kaj Babenhausen oriente). Najbaras la distriktoj Bergstraße sude (urboj Heppenheim, Bensheim), Groß-Gerau okcidente (urboj Groß-Gerau, Gernsheim), Offenbach norde (urboj Offenbach, Langen, Dietzenbach), kaj Odenwald sudoriente (urboj Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst).
La kemia elemento Darmŝtatio estas nomata laŭ la urbo, kie ĝi estis unue farita en la jaro 1994 per nuklea kunfandiĝo de plumbo kaj nikelo.
Enhavo
1 Vidindaĵoj
2 Servoj
3 Famuloj
4 Transporto
5 Partneraj urboj
6 Esperanto-movado
7 Referencoj
8 Vidu ankaŭ
Vidindaĵoj |
Servoj |
- Teknologia universitato Darmstadt
- Eŭropa Spac-Operacia Centro
Famuloj |
- princo Emilo de Hesio-Darmstadt
germana verkisto Wilhelm Walloth
Ludwig von Hofmann, pentristo kaj grafikisto- kaj en la urbo mortis inter alie la hungara filozofo Menyhért Palágyi.
Transporto |
- Tramvoja reto de Darmŝtato
Partneraj urboj |
Darmstadt havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj, kaj partnerajn rilatojn ankaŭ havas la Esperanto-grupoj de la koncernaj urboj:
|
|
placo Luisenplatz
loĝdomo "Waldspirale", planita de Friedensreich Hundertwasser
rusa preĝejeto sur monteto Mathildenhöhe
muzeo kaj "nuptoturo" sur monteto Mathildenhöhe
Esperanto-movado |
Estas aktiva Esperanto-grupo kaj gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.[1] En la teknologia universitato antaŭe studis ekzemple Franz Kruse, Elisabeth Kuhl-Kruse kaj Remi Rudaitytė, nun studas Leo Sakaguchi, kiu grupigis ĉirkaŭ si studentan Esperanto-rondon, en la loka klubo aktivas inter alie la lingvoinstruistino Maria Merla, la libroredaktistino Susanne Warmuth kaj la socia helpisto de rifuĝintoj Detlev Haußner,[2] lokan librovendejon gvidas Annsybill Kamphausen kaj ekde januaro 2016 kuracistan praktikejon en la urbocentro havas Thomas Pusch ... la listo de internacie aktivaj lokaj esperantistoj daŭrigeblus.
Referencoj |
↑ gazeta artikolo pri informstando de 2013 en la retejo heinertown.de ({de}}=]
↑ raporto pri la interparnter-urba renkontiĝo de 2011 en retejo de la grupo de Troyes (esperante)
Vidu ankaŭ |
Darmstadt-Eberstadt, la plej suda urboparto, ĝis la jaro 1937 memstara komunumo, dokumente unuafoje menciita en 782
Darmstadt-Arheilgen, nun centre norda urboparto, ankaŭ ĝi ĝis la jaro 1937 memstara komunumo, sed dokumente menciita nur en la 10-a jarcento