Kentukio
Kentukio (angle: Kentucky [kenTAki]) estas la 15-a ŝtato de Usono. Kentukio iam estis parto de Virginio. Dek konstituciaj kongresoj okazis ĉe la kortumejo de Konstitucia Placo en Danville, Kentukio, inter 1784 kaj 1792. En 1790, kentukiaj delegitoj akceptis la preskribojn de Virginio por apartiĝo, kaj la ŝtata konstitucio verkiĝis ĉe la fina kongreso en aprilo 1792. La 1-an de junio, 1792, Kentukio iĝis la 15a ŝtato de la unio kaj Isaac Shelby, heroo de la usona revolucio, elektiĝis kiel la unua ŝtatestro de la Regno de Kentukio.
Ŝtata Birdo: Kardinalbirdo
Ŝtata Floro: Solidago (angle, Goldenrod)
Ŝtata Ĉefurbo: Frankfort
Kentukio, ankaŭ konata kiel "La Bluherba Ŝtato", apudas Okcidenta Virginio, Virginio, Tenesio, Misurio, Ilinojo, Indianao, kaj Ohio. Estas kvar ĉefaj regionoj: la Montaro Cumberland kaj Ebenaĵo Cumberland en la sudoriento, la nord-centra Bluherba Regiono, kaj la okcidenta Ebenaĵo Pennroyal.
Kentukio kaj ĝia loĝantaro eble estas plej konataj pro siaj purrasaj ĉevaloj kaj ĉevalkonkursoj, lokaj distilejoj, kaj senbrida fanatikemo por basketbalo de la Universitato de Kentukio. Kentukio estas la hejmo de la fama Kentukia Ĉevalvetkuro.
La plej granda urbo en Kentukio estas Louisville (esperantigita kiel Luizvilo) kiu ankaŭ havas la plejgrandan metropolan loĝantaron.
Rimarkindaj Kentukianoj |
Ali, Muhammad, (1946-2016), boksisto
Beatty, Ned, (1937-), aktoro
Brooks, Foster, (1912-2000), aktoro
Clooney, George (1961-), filmaktoro
Cruise, Tom (1962-), filmaktoro
Davis, Jefferson (1808-1889), prezidanto de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko
Depp, Johnny, (1963- ) filmaktoro
Lincoln, Abraham, (1809-1865) la 16-a prezidanto
Lynn Loretta, (1935- ) kantisto
Sanders, Harlan, (1890-1980) restoracisto
Taylor, Zachary (1784-1850), la 12-a prezidanto
Warren, Robert Penn, (1905-1989) poeto
Eksteraj ligiloj |
- La TTT-ejo de Kentukio en la angla http://www.kydirect.net
- La TTT-ejo de Kentikia Turismodepartamento en la angla http://www.kentuckytourism.com/
|