Internacia Fonetika Alfabeto
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. [Helpon!] | |
La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA; angle International Phonetic Alphabet [IPA]; france L'alphabet phonétique international [API]) estis kreita de britaj kaj francaj fonetikistoj sub observado de la Internacia Fonetika Asocio, fondita en Parizo dum la jaro 1886. La organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon IFA. La IFA intencas esti norma alfabeto por la fonetika skribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA-Kunveno ĉe Kiel (1989); la plej aktuala versio aperis en 1993, reŝanĝita en 1996. La plejparto de la literoj elvenis el la latina alfabeto aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la greka alfabeto, kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.
Enhavo
1 Priskribo
2 La alfabeto
2.1 Konsonantoj
2.2 Vokaloj
2.3 Supersegmentaĵoj
2.4 Tonoj kaj akcentoj
2.5 Diakritiloj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj esperantaj sonoj: /p/, /b/, /t/, /d/, /k/, /g/, /m/, /n/, /f/, /v/, /s/, /z/, /h/, /l/, /r/, /j/. La kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, ankaŭ samas al la IFA-vokalliteroj.
La restantaj simboloj kiuj estas komunaj inter la IFA-a kaj la latina alfabeto, kiel /c/, /y/, kaj /w/, reprezentas sonojn kiuj estas skribitaj per tiuj literoj en aliaj lingvoj. /c/ estas palatala plozivo, kiel en la indonezia lingvo. /y/ estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj. La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolon por ĉiu fonemo, evitante du- aŭ tri-literaĵojn tiajn kiaj "sh" en la esperanta -h-sistemo, sx en la x-sistemo, "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana, ktp.
La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu retrofleksa konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata alveola konsonanto, kun hoketo ĉe la fundo de la litero.
Diakritiloj povas esti kombinataj kun IFA-literoj por skribi modifetitajn fonetikajn sonojn aŭ artikulaciajn ŝanĝetojn. Ekzistas ankaŭ specialaj signoj por supersegmentaĵoj kiel akcento kaj tono.
Kiam oni enmetas IFA-literojn en alian skribmanieron, ili estas izolataj el la resto de la teksto aŭ per diagonalaj strekoj ("/") aŭ per angulaj brakumoj ("[" kaj "]"). Lingvistoj uzas brakumojn kiam ili skribas laŭparole kaj montras ĉiun aŭdeblan kvalitan distingon de ĉiu sono. Ili uzas diagonalajn strekojn por montri nur la distingojn inter sonoj, kiujn uzas la lingvo por distingi inter vortoj.
La alfabeto |
Konsonantoj |
|
Noto 1: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas voĉan konsonanton.
Noto 2: Ombraj areoj reprezentas artikulaciojn juĝitajn maleblaj.
Vokaloj |
Manieroj de artikulacio |
---|
Bruanto |
Klaketo |
Plozivo |
Ejektivo |
Injektivo |
Afrikato |
Frotsono |
Siblanto |
Sonoranto |
Nazalo |
Frapeto |
Trilo |
Alproksimanto |
Fluanto |
Vokalo |
Duonvokalo |
Lateralo |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo. [Helpon!] |
redaktu |
Antaŭa | Centra | Malantaŭa | ||||||||
Malvasta | i | y | ɨ | ʉ | ɯ | u | ||||
ɪ | ʏ | ʊ | ||||||||
Mezmalvasta | e | ø | ɘ | ɵ | ɤ | o | ||||
ə | ||||||||||
Mezvasta | ɛ | œ | ɜ | ɞ | ʌ | ɔ | ||||
æ | ɐ | |||||||||
Vasta | a | ɶ | ɑ | ɒ |
Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.
Supersegmentaĵoj |
ˈ | Ĉefakcentita silabo |
ˌ | Duarange akcentita silabo |
ː | Longeco |
ˑ | Duon-longeco |
˘ | Mallongegeco |
. | Silaba limo |
Malgranda akcentogrupo (silabareto) | |
‖ | Granda akcentogrupo (intonacio) |
‿ | Kunligilo (manko de aparteco) |
Tonoj kaj akcentoj |
e̋ aŭ ˥ | Altega tono |
é aŭ ˦ | Alta tono |
ē aŭ ˧ | Meza tono |
è aŭ ˨ | Malalta tono |
ȅ aŭ ˩ | Malaltega tono |
ě | Altiĝanta tono |
ê | Malaltiĝanta tono |
↓ | Tona malaltigo |
↑ | Tona altigo |
↗ | Tutfraza tona altigo |
↘ | Tutfraza tona malaltigo |
Diakritiloj |
Diakritaj signoj
n̥ d̥ | Senvoĉa | b̤ a̤ | Spire voĉa | t̪ d̪ | Dentala |
s̬ t̬ | Voĉa | b̰ a̰ | Knare voĉa | t̺ d̺ | Langopinta |
tʰ dʰ | Aspiracia | t̼ d̼ | Langolabiala | t̻ d̻ | Langlamena |
ɔ̹ | Pli rondigita | tʷ dʷ | Bilabialigita | ẽ | Nazaligita |
ɔ̜ | Malipli rondigita | tʲ dʲ | Palataligita | Nazala konsonantofino | |
u̟ | Antaŭigita | tˠ dˠ | Velarigita | Laterala konsonantofino | |
i̠ | Malantaŭigita | tˁ dˁ | Faringita | Sen aŭdebla konsonantofino | |
ë | Alcentrigita | l̴ | Velarigita aŭ faringita | ||
e̽ | Mezigita kaj alcentrigita | e̝ | Malvastigita | ||
ɹ̩ | Silabnuklea | e̞ | Vastigita | ||
e̯ | Nesilabnuklea | e̘ | Antaŭigita langobazo | ||
ə˞ | Ro-eca | e̙ | Malantaŭigita langobazo |
Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.
Pluaj signoj:
- ˈ ĉefakcentita silabo
- ˌ duarange akcentita silabo
- ː longa vokalo
Vidu ankaŭ |
- Loko de artikulacio
- Maniero de artikulacio
- Germana lingvo
- Lingvistiko
- Fonologio
- Akcento
- Diakrita signo
- SAMPA
- Listo de fonetikaj temoj
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala hejmpaĝo de la IFA (angle)
- Fonetika tajpilo
angle International Phonetic Alphabet (IPA) Chart in Unicode and XHTML/CSS — IFA-tabelo kaj tajpilo
canIPA Natural Phonetics (angle, itale kaj france, kun PDF-dosieroj) : Tre vastigita versio de la IFA/IPA (500 bazaj simboloj, 300 aldonaj kaj 200 kromaj), fare de Luciano Canepari [Luĉano Kanepari], profesoro ĉe la Universitato de Venecio (kiu krome estas Esperantisto kaj interesiĝas kaj verkas ankaŭ pri Esperanta fonetiko).