Hohencolernoj






Blazono de la Hohencolernoj




Wilhelm II





la familia kastelo de la nobela familio - Burg Hohenzollern - en Hechingen (distrikto Zollernalb), sudokcidenta Germanio


La Hohencolernoj, germane Hohenzollern, estis germana princa familio, el kiu eliris la princoj-elektistoj de Brandenburgio (1415–1701), pluraj prusaj reĝoj (1701-1918) kaj germanaj imperiestroj (1871–1918), kaj ankaŭ reĝoj de Rumanio dum 1866–1947.




Enhavo






  • 1 Gravaj dinastianoj


    • 1.1 Princoj-elektistoj de Brandenburgio 1415–1701


    • 1.2 Reĝoj "en Prusio" kaj "de Prusio"


    • 1.3 Reĝoj de Prusio kaj Germanaj Imperiestroj


    • 1.4 Reĝoj de Rumanio




  • 2 Genealogio


  • 3 Vidu ankaŭ





Gravaj dinastianoj |



Princoj-elektistoj de Brandenburgio 1415–1701 |




  • Johano Sigismundo (1608-1619)


  • Georgo Vilhelmo (1619-1640)


  • Frederiko Vilhelmo (1640-1688)



Reĝoj "en Prusio" kaj "de Prusio" |




  • 1688-1713 princo-elektisto Frederiko la 3-a, ekde 1701 reĝo Frederiko la 1-a


  • 1713-1740 reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a, nomata la "soldato-reĝo"


  • 1740-1786 reĝo Frederiko la 2-a, nomata "la Granda", ekde 1772 reĝo "de Prusio", antaŭe nur "en Prusio"


  • 1786-1797 reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a


  • 1797-1840 reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a


  • 1840-1861 reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a


  • 1861-1888 reĝo Vilhelmo la 1-a, ekde 1871 germana imperiestro Vilhelmo la 1-a



Reĝoj de Prusio kaj Germanaj Imperiestroj |




  • 1861-1888 reĝo Vilhelmo la 1-a, ekde 1871 germana imperiestro Vilhelmo la 1-a


  • 1888 reĝo Frederiko la 3-a, samtempe germana imperiestro


  • 1888-1918 reĝo Vilhelmo la 2-a, samtempe germana imperiestro Vilhelmo la 2-a, mortis 1941 en ekzilo en Nederlando


La lasta imperiestro Vilhelmo la 2-a, estis maltronigita en 1918 post la finiĝo de la Unua mondmilito.


La lasta kronprinco, Vilhelmo de Prusio, neniam surtroniĝis.



Reĝoj de Rumanio |


La alia branĉo de Hohencolernoj (Hohenzollern-Sigmaringen) regis en Rumanio dum 1866–1947.



  • 1866-1914 Karolo la 1-a (Rumanio), reĝo

  • 1914-1927 Ferdinando la 1-a (Rumanio), reĝo, "la Fidela"

  • 1927-1930 Mikaelo la 1-a (Rumanio), reĝo

  • 1930-1940 Karolo la 2-a (Rumanio), reĝo

  • 1940-1947 Mikaelo la 1-a (Rumanio) (denove), reĝo


En decembro 1947 Sovetunio trudis al Mikaelo la decidon abdiki kaj li elmigris al Svislando.



Genealogio |




Genealogia tabelo de la Hohencolernoj



Vidu ankaŭ |



  • Hohenzollern-Sigmaringen

  • Hohenzollern-Hechingen











Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51