Koblenco
Tiu ĉi artikolo temas pri la germana urbo Koblenco en Rejnlando-Palatinato. Pri la samnoma urbo en la svisa Kantono Argovio viu sub Koblenco AG |
Koblenco | |||||
| |||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajtoj | – | ||||
Koordinatoj | 50°21′24″N 07°35′38″O / 50.35667°N, 7.59389°O / 50.35667; 7.59389 (Koblenco)Koordinatoj: 50°21′24″N 07°35′38″O / 50.35667°N, 7.59389°O / 50.35667; 7.59389 (Koblenco) | ||||
Alto super la marnivelo | 60 m super Marnivelo m | ||||
Areo | 105,01 km² | ||||
Loĝantaro | 113844 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Loĝdenso | 1.020/km² | ||||
Poŝtkodo | 56001 - 56077 | ||||
Aŭtomobila kodo | KO | ||||
Oficiala Municipokodo | 07111000 | ||||
NUTS | DEB11 | ||||
Oficiala retejo | https://www.koblenz.de/ | ||||
Koblenco (germane Koblenz) estas urbo en Germanio, situante ĉe la elfuejo de Mozelo kaj Rejno kaj apartenas al Rejnlando-Palatinato. La urba teritorio kovras areon de 105,01 km², kaj fine de decembro 2017 ĝi havis 113844 loĝantojn. Laŭ tiu nombro de loĝantoj ĝi estas la tria plej granda urbo de la federacia lando, kies ĉefurbo ĝi estis inter la jaroj 1947 kaj 1950.
Enhavo
1 Geografio kaj historio
2 Urbopartoj
3 Vidindaĵoj
4 Ĝemelkomunumo
5 Gravuloj
6 Vidu ankaŭ
Geografio kaj historio |
La nomo de la urbo referencas al ĝia situo: Ĝi devenas de la latina confluentes, kunfluaĵo. La plej granda parto de la urbo situas sur la maldekstra bordo de la Rejno. Krom la Mozelo de okcidento, proksime de la urbo cetere ankoraŭ dua rivero, la Lahn de oriento, enfluas la Rejnon.
Ĉe la punkto kie Rejno kaj Mozelo kunfluas troviĝas das Deutsche Eck (la Germana Angulo) kun granda monumento kiu estas starigita honore al imperiestro Vilhelmo la 1-a kaj kie ekde 1993 estas replikaĵo de lia en 1945 detruita rajdantostatuo. La nomo de ĉi tiu monumento referencas al la Germana Ordeno, la krucistordeno kiu depost jarcentoj havis posedaĵojn sur ĉi tiu loko. La Deutschherrenhaus (kavalira domo de la Germana Ordeno) de ĉi tiu ordeno ankoraŭ estas sendifekta.
Ĉe la dekstra bordo de la Rejno situas la fortikaĵo Ehrenbreitstein, iam post Ĝibraltaro la dua plej granda rokfortreso de Eŭropo.
De la multaj pontoj en Koblenz la plej malnova, la Balduina ponto trans la Mozelo, estas el la 14-a jarcento. De ponto trans la Rejno kiu estis konstruita de Romianoj dum la 1-a jarcento a.K. oni retovis restaĵojn.
La urba arbaro de Koblenco estas arbara areo sude de la urbo Koblenco. Ĝi situas maldekstre de la Rejno sur la altoj de la Hunsruko.
Urbopartoj |
Koblenz-Karthause estas la plej granda urboparto de Koblenco. Gi situas en la sudo de la urbo en alteco de ĉirkaŭ 174 m. Ĝi estas la plej norda etendaĵo de la mezmontaro Hunsruko inter la riverojn Rejno kaj Mozelo.
Vidindaĵoj |
- La telekomunika turo Koblenco (ankaŭ nomata telekomunika turo Kühkopf aŭr Koblenz 10) staras en la urba arbaro de Koblenco sur la pinto de la monto Kühkopf.
- La kastelo Confluentes (tradukita: „kastelo ĉe la kunfluantoj“) estas la latina nomo de la romia setlejo ĉe la kunfluejo de Mozelo (Mosella) kaj Rejno (Rhenus), el kiu evoluiĝis la nuna grandurbo Koblenz.
Ĝemelkomunumo |
Hosszúvölgy, Hungario
Gravuloj |
- Bartholomäus von Werner
- Clemens Wenzeslaus Coudray
- Johannes Peter Müller
- Karl Friedrich Mohr
- Rüdiger Lautmann
Vidu ankaŭ |
- Confluentes