Eksterdistrikta urbo




Eksterdistrikta urbo estas teritoria administra unuo inter alie en Germanio: La plej grandaj urboj de la ŝtato ne apartenas al iu distrikto, sed mem havas saman rangon kiel la distriktoj: Eksterdistriktaj urboj plenumas memstare la taskojn kaj de komunumo kaj de distrikto. Ĝenerale eksterdistriktaj urboj estas grandurboj, do urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj, sed ekzistas esceptoj. La grandurboj Berlino, Bremeno kaj Hamburgo eĉ estas federaciaj landoj samrangaj al ekzemple Nordrejn-Vestfalio aŭ Bavario.






Eksterdistrikta urbo (Aŭstrio)

DEC

Eisenstadt

Eisenstadt


DEC

Graz

Graz


DEC

Innsbruck

Innsbruck


DEC

Klagenfurt

Klagenfurt


DEC

Krems

Krems


DEC

Linz

Linz


DEC

Rust

Rust


DEC

Salzburg

Salzburg


DEC

St. Pölten

St. Pölten


DEC

Steyr

Steyr


DEC

Villach

Villach


DEC

Waidhofen an der Ybbs

Waidhofen
an der
Ybbs


DEC

Wels

Wels


DEC

Wien

Wien


DEC

Wiener Neustadt

Wiener
Neustadt


Ĉiuj 15 eksterdistriktaj urboj en Aŭstrio

En la federacia lando Baden-Virtembergo la germanlingva nomo por tiuj "urboj sendependaj de distriktoj" estas Stadtkreis (urba distrikto), en la aliaj 15 federaciaj landoj de Germanio ili nomiĝas kreisfreie Stadt.


En Aŭstrio la paralela koncepto nomatas Statutarstadt ("statuta urbo"), laŭ la stato de decembro 2012 entute ekzistas 15 tiaj urboj. La mapo dekstre montras ilin.


En anglalingvaj landoj oni ĝenerale nomas urbojn de tia administra statuso independent cities (sendependaj urboj), kaj en Rusio la paralela koncepto estas городской округ (urba distrikto).



Vidu ankaŭ |


  • Aŭtonoma urbo



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51