Someraj Olimpikoj
Someraj Olimpikoj aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj okazas ekde jaro 1896, ĉiukvarjare, krom dum Unua kaj Dua mondmilitoj. Vintraj Olimpikoj okazis samjare kiam someraj de 1924 ĝis 1994, kiam ili ŝoviĝis du jarojn aparte. Atletiko, biciklado, gimnastiko, naĝado kaj skermado estas nuraj sportbranĉoj, kiuj ĉiam ekzistis ekde origino de Someraj Olimpikoj.
Somera Olimpiko 1896: Ateno (Grekio)
Somera Olimpiko 1900: Parizo (Francio)
Somera Olimpiko 1904: Sankta Luiso (Usono)
Somera Olimpiko 1906: Ateno (Grekio)
Somera Olimpiko 1908: Londono (Unuigita Reĝlando)
Somera Olimpiko 1912: Stokholmo (Svedio)
Ne okazis Olimpikoj dum unua mondmilito.
Somera Olimpiko 1920: Antverpeno (Belgio)
Somera Olimpiko 1924: Parizo (Francio)
Somera Olimpiko 1928: Amsterdam (Nederlando)
Somera Olimpiko 1932: Los-Anĝeleso (Usono)
Somera Olimpiko 1936: Berlino (Germanio)
Ne okazis Olimpikoj dum dua mondmilito.
Somera Olimpiko 1948: Londono (Unuigita Reĝlando)
Somera Olimpiko 1952: Helsinko (Finnlando)
Somera Olimpiko 1956: Melburno (Aŭstralio)
Somera Olimpiko 1960: Romo (Italio)
Somera Olimpiko 1964: Tokio (Japanio)
Somera Olimpiko 1968: Meksikurbo (Meksiko)
Somera Olimpiko 1972: Munkeno (Germanio)
Somera Olimpiko 1976: Montrealo (Kanado)
Somera Olimpiko 1980: Moskvo (Soveta Unio)
Somera Olimpiko 1984: Los-Anĝeleso (Usono)
Somera Olimpiko 1988: Seulo (Sud-Koreio)
Somera Olimpiko 1992: Barcelono (Hispanio)
Somera Olimpiko 1996: Atlanto (Usono)
Somera Olimpiko 2000: Sidnejo (Aŭstralio)
Somera Olimpiko 2004: Ateno (Grekio)
Somera Olimpiko 2008: Pekino (Ĉinio)
Somera Olimpiko 2012: Londono (Unuigita Reĝlando)
Somera Olimpiko 2016: Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)
Somera Olimpiko 2020: Tokio (Japanio)
Vidu ankaŭ |
- Vintraj Olimpikoj
- Olimpiaj ludoj
- Sporto
Eksteraj ligiloj |
- Terminaro Someraj Olimpiaj Ludoj (esperante, germane)
|