Eosa familio




La Eosa familio estas granda familio de la asteroida zono,
verŝajne kreita pro asteroida kolizio. La anoj de la familio havas similajn
orbitojn. 221 Eoso donis sian nomon al la familio.


En 1918, la japana astronomo Hirayama Kiyotsugu, studento en la
Universitato Yale, ekzamenis la movojn de la asteroidon. Farinte grafikaĵon
de la asteroidoj laŭ iliaj averagaj rapidoj, klinanguloj kaj discentrecoj, li
konstatis ke tiuj astroj ariĝis grupope. En artikolo de 1918, li priskribis tri el
tiuj grupoj inter kiuj la Eosa familio, kiu tiam entenis nur 19 anojn. De tiam, la konataj
Eosaj familianoj plinombriĝis, atingis la nombron de 289 en 1993[1]
kaj nun, ĉirkaŭ 4 400.



Ecoj |


La propraj orbitaj elementoj de la Eosaj familianoj estas:





















ap ep
ip
min 2,99 AU
0,01
max 3,03 AU 0,13 12°

Iliaj orbitoj estas inkludata inter la orbitaj resonancoj 7:3 kaj
9:4 kun Jupitero. La disdono de la grandoj pensigas, ke la familio
aĝas je ĉirkaŭ 1 aŭ 2 miliardoj da jaroj[2]


Hirayama Kiyotsugu hipotezis, ke tiu familio formiĝis pro katastrofa kolizio inter
"patraj korpoj", tiu hipotezo estas konsentita de la scientistaro, ĉar la anoj de la
familio havas similajn spektojn, kun malgrandaj
malsimilecoj, rezultanta de diversaj komponiĝoj de la eroj de la patra korpo, parte diferenciginta. Post la disrompo, la rompitaĵoj suferis efikojn de kosma veterdisfalo.


La Eosaj familianoj ŝajnas esti S-tipaj asteroidoj,
tamen ili montras malsimilecon kun la S-tipo en la infraruĝoj.
Por la Eosa familio estis kreita speciala tipo: la K-tipo. Tiu tipo kongruas al tiu de
meteorŝtonoj nomitaj kondritoj de tipo CO3 aŭ CV3. La objektoj kies orbitoj
similas tiujn de la Eosaj familianoj, sed ne estas K-tipaj estas regardita kiel
entruduloj.


La rotacioj de la asteroidoj de la Eosa familio estas hazarde disdonitaj. Ĉar la asteroidoj
iamaniere gardas "memoron" de la rotacio de la patra korpo, tiu hazardiĝo rezultas de postaj
kolizioj kun aliaj korpoj. La rotaciperiodo de la patra korpo estus inter 1 kaj 3 tagoj, la
ekartoj en la rotaciaj periodoj implicas, ke la aĝo de la familio estas komparinda kun tiu
de la Sunsistemo. Numeraj simuladoj de la kolizio, kiu kris la familion pensigas, ke
patra korpo de diametro de ĉirkaŭ 240 km, estis alfrapita laŭdirekto ekstera al la
ekliptika ebeno, de korpo kies maso estis unu dekono de tiu de la pli granda
korpo. La modelo donas aĝon de 1,1 miliardoj da jaroj.



Anoj |


Inter la anoj de la Eosa familio estas :










221 Eos

283 Emma

320 Katharina

339 Dorothea

423 Diotima

450 Brigitta

513 Centesima

520 Franziska




529 Preziosa

562 Salome

573 Recha

579 Sidonia

590 Tomyris

608 Adolfine

633 Zelima

639 Latona




651 Antikleia

653 Berenike

661 Cloelia

669 Kypria

677 Aaltje

742 Edisona

766 Moguntia

775 Lumière




798 Ruth

807 Ceraskia

833 Monica

876 Scott

890 Waltraut

1087 Arabis

1297 Quadea

1604 Tombaugh




1992 Galvarino

2309 Mr. Spock

2578 Saint-Exupéry

2889 Brno

3318 Blixen

3582 Cyrano

4532 Copland

4593 Reipurth



Ĉiuj la rompitaĵoj de la frakasita patra korpo ne restis en la orbita regiono kie situas la
Eosa familio. Spektraj studoj montris, ke iuj el tiuj asteroidoj situas en la orbita resonanco
9:4 kun Jupitero. Tiuj "fuĝintoj" aperas relative junaj kompare kun la aliaj familianoj.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Physical Studies of Hirayama Families: Recent Results and Future Prospects (invited) (angle)


  2. "Yarkovsky footprints in the Eos family" ". Icarus 182 (1): 92–117 (angle)


  3. Fugitives from the Eos Family: First Spectroscopic Confirmation (Icarus Volumo 145, n°1 (angle)




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto