Plovdiv
Plovdiv | |||
bulgare Пловдив | |||
urbo | |||
Strato en malnova Plovdiv | |||
| |||
Oficiala nomo: Пловдив | |||
Lando | Bulgario | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | ||
Provinco | Provinco Plovdiv | ||
Komunumo | Komunumo Plovdiv | ||
Historiaj regionoj | 5 - Antikva Romio - Trakio - Bizanca imperio - Osmanida imperio - Orienta Rumelio | ||
Montaro | Rodopoj | ||
Rivero | Marica | ||
Situo | Plovdiv | ||
- alteco | 164 m s. m. | ||
- koordinatoj | 42°09′00″N 24°45′00″E / 42.15°N, 24.75°O / 42.15; 24.75 (Plovdiv) | ||
Areo | 101,98 km² (10 198 ha) | ||
Loĝantaro | 338 153 (2011) | ||
Denseco | 3 315,88 loĝ./km² | ||
Fondita | 4000 a.K. | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 4000 | ||
Tel. antaŭkodo | (+359) 032 | ||
Aŭtokodoj | РВ (П) | ||
Situo de la urbo enkadre de Bulgario | |||
Vikimedia Komunejo: Plovdiv | |||
Retpaĝo: www.plovdiv.bg | |||
Plovdiv (bulgare Пловдив) estas ĉefurbo de la samnoma provinco de Bulgario. Kun ĉirkaŭ 350 000 loĝantoj ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, post la ĉefurbo Sofio, de kie ĝi situas 130 km sudorienten. Plovdiv situas ĉe la rivero Marica, kies valo formas gravan vojon inter Sofio kaj Turkio.
Historio |
En la loko de Plovdiv jam 500 jarojn antaŭ nia epoko ekzistis traka setlejo, nomita Eumolpia.
Kiam la makedona reĝo Filipo la 2-a konkeris la regionon en la jaro -341,
li nomis la urbon Philippopolis (Filipurbo), kion la trakoj tradukis al Pulpudeva,
de kio venas la hodiaŭa nomo. Sed intertempe la urbo havis ankaŭ aliajn nomojn: Philibe (otomana) kaj Trimontium (romia).
En 1878 rusoj forpelis la otomanojn, kaj Plovdiv iĝis ĉefurbo de Orienta Rumelio. En 1885 Orienta Rumelio kuniĝis kun Bulgario, kun Sofio kiel ĉefurbo, kiel ĝis nun.
Galerio |
Esperantistoj en Plovdiv |
Konstantin Mateev,
Ivan Armin,
Ivan Savov,- Todor Iŝev