1 el 4 putoj sur la ĉefa placo. Fontano kun blanka lupo. ;;; Preĝejo apostolo Bartolomeo
Blazono
Administrado
Lando
Hungario
Departemento
Heves
Distrikto
Gyöngyös
Adreso
Fő tér 13
3200 Gyöngyös
Poŝtkodo
3200
Telefona antaŭkodo
(+36) 37
Kodo laŭ KSH
05236
Retpaĝaro
www.gyongyos.hu
Politiko
Urbestro (ekde 2015)
György Hiesz (MSZP-DK-Együtt[1])
Demografio
Loĝantaro
30 190 (1-a de januaro 2015)[2]
Loĝdenso
589,53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo
47° 47′ N, 19° 56′ O47.77519.9281Koordinatoj: 47° 47′ N, 19° 56′ O
Alto
167 m
Areo
55,31 km² (5 531 ha)
Horzono
Mezeŭropa tempo [+]
DEC
Situo de Gyöngyös
DEC
Situo de Gyöngyös
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gyöngyös [+]
v•d•r
Gyöngyös [djondjoŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: perla. Tio estas, se rapida rojo ŝaŭmas. La urbo estas konata kiel pordo de Mátra.
Gimnazio en Gyöngyös
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Servoj
5Famuloj
6Famaj nomportantoj
7Ĝemelurboj
8Referencoj
Situo |
Gyöngyös situas sur ebenaĵo (la apartenaĵoj sur montoj), laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc. En la sama direkto M3 aŭtoŝoseo preteriras. Estas mallonga fervojo el Vámosgyörk, krome estas 2 etspuraj fervojoj al Mátrafüred kaj Lajosháza. Apartenas al la urbo Mátrafüred (montara feriejo), Mátraháza (iama malgranda vilaĝo kaj feriejo) kaj Kékestető (montopinto de Mátra).
Muzeo en Gyöngyös
Akvoturo en Gyöngyös
Historio |
La hungaroj fondis vilaĝon apud fortikaĵo de avaroj. Ĝi urbiĝis en 1334. La turkoj ne faris senhoma la urbeton, poste dum liberecbatalo de Rákóczi la komunumo estis grava bazo de hungaroj. En 1682 la urbo estis departementejo, poste distriktejo de Heves. En 1917 granda incendio okazis.
La urbo estas centro de vinbera regiono. En la urbo funkcias 2 ĉeflernejoj kaj 6 mezlernejoj.
Vidindaĵoj |
romkatolika Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Gyöngyös)
franciskana Preĝejo Vizito de Maria (Gyöngyös)
Kirko Sankta Johano kuirita en oleo (Gyöngyös) en iama vilaĝo Gyöngyöspüspöki
Urbodomo de Gyöngyös
kastelo de Orczy, nun muzeo de Mátra
bestoĝardeno
Servoj |
Altlernejo Károly Róbert
Famuloj |
en Gyöngyös naskiĝis kaj mortis:
operkantisto Vilma Tihanyi
en Gyöngyös naskiĝis:
geaktoroj Nándor Bihary, Ignác Farkas, Zita Gordon kaj Eszter Nagy-Kálózy
ĉefepiskopo Pál Széchenyi
geografo Gyula Pápay
karikaturisto Balázs Balázs-Piri
kuracisto Pál Bugát
literaturhistoriisto Sándor Galamb
ministro Gábor Fodor
László Polgár (pedagogo)
pentristoj Margit Gréczi kaj Alajos Sajósy
poetoj József Zalár kaj Sándor Vachott
politikisto Pál Almásy
redaktoro Imre Vahot
reĝisoro András Szurdi
en Gyöngyöspüspöki naskiĝis statistikisto Alajos Kovács
en Gyöngyös mortis:
hidrologo Imre Dégen
inĝeniero Gyula-Frigyes Born
matematikisto Béla Kerékjártó
en Mátraháza mortis:
László Kalmár (matematikisto)
verkisto Cécile Tormay
Famaj nomportantoj |
István Gyöngyösi
János Gyöngyösi
Katalin Gyöngyössy
Ĝemelurboj |
Târgu Secuiesc, Rumanio
Pieksämäki, Suomio
Ringsted, Danio
Sanok, Pollando
Zeltweg, Aŭstrio
Ŝuŝo (urbo), Azerbajĝano[3]
Referencoj |
↑ Gyöngyös települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2014. október 12. (Hozzáférés: 2011. december 22.)
↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
↑ A Joint Declaration was signed on fraternization of Gyöngyös city at the foot of the Mátra, the highest mountain range in Hungary, with the occupied Shusha town of Azerbaijan.