951 Gaspro







































































































951 Gaspro

asteroido

Mozaika bildo de Gaspro. (Koloroj troigitaj) 29-a de oktobro 1991[1]

Mozaika bildo de Gaspro. (Koloroj troigitaj) 29-a de oktobro 1991[1]

Oficiala nomo
951 Gaspra
Aliaj nomoj

1916 S45 ; 1955 MG1 ; A913 YA

Historio
Malkovrinto

Grigorij Neujmin
Dato de malkovro
Loko de malkovro

30-a de julio 1916
Simeizo
Unua superflugo

Galileo (kosmosondilo)
29-a de oktobro 1991

Orbitaj ecoj

Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
330.544 Gm (2.210 AU)
296,353 Gm (1,981 AU)
272.985 Gm (1.825 AU)

Discentreco
0.174

Meza anomaliangulo
53.057°

Klinangulo
4.102°

Periodo
1199.647 tagoj (3.28 jaroj)
Meza cirkulrapido
19.88 km/s

Longitudo de
suprenira nodo
253.218°

Argum. de periapsido
129.532°

Fizikaj ecoj

Dimensioj

18.2 × 10.5 × 8.9 km[2]


Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~ 2,5 × 1016 kg (taksita)
~ 2,7 kg/m3
~ 0.002 m/s²
~0.006 km/s

Rotacia periodo
0.293 tago (7.042 horoj)

Aksa kliniteco
72°

Atmosferaj kaj surfacaj ecoj

Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~ 181 K
281 K

Geometria albedo
0,22

Observaj ecoj

Spektroklaso
S

Videbla magnitudo


Absoluta magnitudo
11.46







v  d  r


Information icon.svg



951 Gaspro estas malgranda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de
la Flora familio.


Ĝi estis malkovrita de la rusa astronomo Grigorij Neujmin elde la
Simeiza observatorio, la 30-an de julio 1916, dum la unua mondmilito.
Pro neebleco komuniki, ĝi ricevis la provizoran nomon Σ45 kun la grekan literon
Σ, kiu estis ŝanĝita al S. Ĝi poste ricevis la nomon de la marborda urbo
Gaspro, en sudo de Krimeo.




Enhavo






  • 1 Esploro


  • 2 Ecoj


    • 2.1 Listo de la krateroj kaj regionoj de Gaspro




  • 3 Notoj kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Esploro |


951 Gaspro estis la unua superflugita asteroido. La 29-a de oktobro 1991, la
kosmosondilo Galileo, irante al Jupitero, pasis
al 1600 km de ĝi kun relativa rapideco de 8 km/s. 57 bildoj estis senditaj al Tero, tiu
farita plej proksime de distanco de 5300 km kun bilda precizeco de 54 m/rastrumero.


La ĉirkaxaĵo de la suda poluso ne estis fotita, sed 80% el la surfaco de la asteroido
estis bildigita.


Ĉar Galileo pasis tro malproksime de Gaspro, por ke la trajektorio de la kosmosondilo estu
perturbita, nenia informo pri la maso de la asteroido estis ricevita.



Ecoj |


951 Gaspro estas S-tipa asteroido riĉa je olivino
kaj pirokseno. Ĝia surfaco ne montras grandajn variojn de albedo, kvankam subtilaj
varioj de koloroj aperus sur foto en troigitaj koloroj.


Sur ĝia surfaco mankas grandaj krateroj, tio, kiu pensigas, ke la
kolizio kaj la frakaso kiu naskis la Floran familion estas relative freŝdata. La analizo
de la nombro da krateroj pensigas, ke la aĝo de la Gaspra surfaco estas inter 20 kaj
300 milionoj da jaroj.


Krom la malgrandaj krateroj, Gaspro montras ĉirkaŭ ses grandajn surfacojn ebenajn aŭ
iome konkavajn. Unu el tiuj plataĵoj (tiel nomata Dunne Regio) de 5 × 7 km havas
nenian reliefaĵo de pli ol 200 m. Oni ne scias ĉu tiuj plataĵoj rezultas de alfrapo
aŭ estas edroj kreita, kiam pli granda korpo, kies Gaspro estus ero, estis frakasita.
En la febla gravita forto de Gaspro, eblus ke alfrapaj krateroj formiĝus plataĵojn. Tiuj
edroj kaj konkavaĵoj donas al Gaspro tre angulan formon.


Sulkoj, larĝaj de 100 al 200 metroj, longaj de ĉirkaŭ 2,5 km kaj profundaj de deko da
metroj estas videblas sur la Gaspra surfaco. Ili eble formiĝis dum la disiĝo de la
patra korpo, pro impaktoj kiuj ekskuis la rokon sub la tavolo de regolito. Iliaj
ĉeesto montras, ke Gaspro estas solida korpo kaj ne rubamaso. Sistemo de tiaj sulkoj,
pli ampleksa, estas videbla sur la luno de Marso
Fobo.




Listo de la krateroj kaj regionoj de Gaspro |


La Gaspraj regionoj ricevis la nomojn de astronomo kiuj aktive studis la planedeton.



















Regionoj Nomita laŭ
Dunne Regio
James Dunne
Neujmin Regio
Grigorij Neujmin
Yeates Regio
Clayne Yeates

La krateroj de Gaspro ricevis nomojn de kuracbanlokoj kaj marbanejoj[3].



































































































































Kratero Nomita laŭ la urbo :
Aix
Aix-en-Provence (Francio)
Alupka
Alupko (Ukrainio)
Baden-Baden
Baden-Baden (Germanio)
Badgastein
Bad Gastein (Aŭstrio)
Bagnoles
Bagnoles (Francio)
Bath
Bath (Britio)
Beppu
Beppu (Japanio)
Brookton
Brookton (Nov-Jorkio, Usono)
Calistoga
Calistoga, (Kalifornio, Usono)
Carlsbard
Karlovy Vary (Ĉeĥio)
Charax
Ĥaraks (Ukrainio)
Helwan
Heluan (Egiptujo)
Ixtapan
Ixtapan (Meksiko)
Katsiveli
Kacivelo (Ukrainio)
Krynica
Krynica (Pollando)
Lisdoonvarna
Lisdoonvarna (Irlando)
Loutraki
Lutraki (Grekio)
Mandal
Mandal (Norvegio)
Manikaran
Manikaran (Barato)
Marienbad
Mariánské Lázně (Ĉeĥio)
Miskhor
Miskhor (Ukrainio)
Moree
Moree (Aŭstralio)
Ramlösa'
Ramlösa (Svedio)
'Rio Hondo

Termas de Río Hondo (Argentino)
Rotorua
Rotorua (Nov-Zelando)
Saratoga
Saratoga (Nov-Jorkio, Usono)
Spa
Spa (Belgio)
Tang-Shan
Tangŝan (Ĉinio)
Yalova
Yalova (Turkio)
Yalta
Jalto (Ukrainio)
Zohar
Zohar (Israelo)


Notoj kaj referencoj |




  1. Image of asteroid Gaspra (Bildoj de la asteroido Gaspro) (angle)


  2. The Shape and Surface of Gaspra (La formo kaj surfaco de Gaspro) (angle)


  3. Krateroj de Gaspro



Eksteraj ligiloj |




  • france Gaspro (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)


  • france L'astéroïde (951) Gaspra (el la paĝaro de Jean-Michel)


  • angle Gaspra, Asteroid 951 (el "View of the Solar System")


  • angle 951 Gaspra : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)


  • angle Slipo de (951) Gaspra (de IAU Minor Planet Center)













Antaŭe: Listo de asteroidoj (1 - 1000) Poste:
950 Ahrensa 951 Gaspro 952 Caia



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51