C-maĵoro
C-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko c. La tonalo C-maĵoro en la notacio ne havas antaŭsignojn diesojn, bemolojn). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko c-e-g-), oni nomas C-maĵoro.
C-maĵoron ofte estas sentata kiel hela, klara, festa, kvankam malpli brila ol la diesaj tonaloj. Ĉar ne atentendas antaŭsignoj, multaj facilaj muzikpecoj por komencantoj estas metataj en c-maĵoro. Kelkaj komponistoj karakterizis per ĉi tiu tonalo ofte simplulojn de aliaj ol mentaj kapabloj. Ekzemple la figuro de Osmin en "Die Entführung aus dem Serail" de Wolfgang Amadeus Mozart kantas prefere en C-maĵoro.
Verkoj |
Johann Sebastian Bach: orkestrosuito n-o 1; kanonaj variaĵoj pri kristnaska kanto
Joseph Haydn: Simfonioj n-o 30, 60, 82, 90, hobojokonĉerto
Wolfgang Amadeus Mozart: simfonioj n-o 36, 41 („Jupiter-Simfonio“)
Ludwig van Beethoven: Klaviersonate n-o 3; 1-a simfonio; 1-a pianokonĉerto; pianosonato n-o 21; trioblokonĉerto; 9-a arĉkvarteto, op. 56,3; meso C-maĵora op. 86
Franz Schubert: granda simfonio
Robert Schumann: 2-a simfonio
Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg (plejparte)
Felix Draeseke: 3-a simfonio („Symphonia Tragica“)
Hans Pfitzner: simfonio op. 46
Sergej Prokofjev: 4-a simfonio
Jean Sibelius: 7-a simfonio
Vidu ankaŭ |
C♭-maĵoro, G♭-maĵoro, D♭-maĵoro, A♭-maĵoro, E♭-maĵoro, B♭-maĵoro, F-maĵoro, C-maĵoro, G-maĵoro, D-maĵoro, A-maĵoro, E-maĵoro, B-maĵoro, F♯-maĵoro, C♯-maĵoro
a♭-minoro, e♭-minoro, b♭-minoro, f-minoro, c-minoro, g-minoro, d-minoro, a-minoro, e-minoro, b-minoro, f♯-minoro, c♯-minoro, g♯-minoro, d♯-minoro, a♯-minoro