Alkreska disko
En astrofiziko, alkreska disko estas diskoforma strukturo formata de la materio (pli ĝenerale: gaso kaj/aŭ polvo) orbitanta ĉirkaŭ astro kiu, perdante energion pro frotado aŭ neelastaj kolizioj, falas sur la centran korpon.
Tipoj da alkreskaj diskoj |
Plej spektindaj estas tiuj de kerno de aktivaj galaksioj kaj kvazaroj. En la disko da materio falanta sur la centran pezegan nigran truon, la frotado estigas intensan varmigon de la materio, kiu inkandeskas ĝis elsendi X-radiadojn
je nivelo de la eventa horizonto.
Oni estimas ke, kiam materio de alkreska disko estas glutita de nigra truo, 10% el ĝia maso estas konvertita al energio.
Novaoj, laŭ la nuna hipotezo, okazas kiam la materio kiu konsistigas alkreskan diskon falas sur blankan nanon kaj, fortege kunpremita, estigas fuzion.
Alkreskaj diskoj ĉirkaŭ iuj steloj (kiel la T Tauri steloj aŭ la Herbig Ae/Be steloj) estas nomataj protoplanedaj diskoj, ĉar oni opinias ke tie formiĝas planedsistemoj. En tiu kazo, la alkreskanta materio venas de la molekula nubo el kiu la steloj formiĝis.
Artaj desegnoj |
Strukturo de la kerno de aktiva galaksio (hispanaj tekstoj)
Materio altirita de stelo formanta alkreskan diskon ĉirkaŭ nigra truo
Materio altirita de blanka nano, formas alkreskan diskon antaŭ estigi eksplodon de novao
Stelo de tipo T-Tauri kun protoplaneda akrecia disko
Eksteraj ligiloj |
france Maso de la akreciaj diskoj en la kernoj de aktivaj galaksioj (el la paĝaro de "Observatoire de Paris")
france Magneta kampo en la akrecia disko de proto-stelo
france Artaj desegnoj de akreciaj diskoj
france Matematika modelo de akrecia disko ĉirkaŭ nigra truo