Manilo




Koordinatoj: 14°35′00″N 120°58′00″E  /  14.583333°N, 120.966667°O / 14.583333; 120.966667 (Manilo)


















































































































Manilo

tagaloge Maynila
urbo

Manila by night.jpg

Manilo nokte





Ph seal ncr manila.png

Blazono



Oficiala nomo: Maynila

Moto: Linisin at Ikarangal ang Maynila

Kromnomoj: Perlo de Oriento, Reĝino de Oriento

Ŝtato

Filipinoj Filipinoj
Insulo

Luzono
Regiono

Metropolo Manilo
Historiaj regionoj

Reĝlando de Tondo, Reĝlando de Manilo

Antaŭurbo

Kezonurbo
Rivero

Pasig

Situo
Manilo
 - alteco
16 m s. m.
 - koordinatoj

14°35′00″N 120°58′00″E  /  14.583333°N, 120.966667°O / 14.583333; 120.966667 (Manilo)
Plej alta punkto

30
Plej malalta punkto

14

Areo
38,55 km² (3 855 ha)
 - de metropolo
638,55 km² (63 855 ha)

Loĝantaro
1 660 714 (2007)
 - de aglomeraĵo
20 795 000
 - de metropolo
11 553 427
Denseco

43 079,48 loĝ./km²

Konkerita

1571

Horzono

FST (UTC+8)
Poŝtkodo

Telefona antaŭkodo
2
ZIP kodo
0900 ĝis 1096




Situo de Manilo enkadre de Filipinoj

ButtonRed.svg


Situo de Manilo enkadre de Filipinoj





Situo de Kezonurbo enkadre de Manila Metropolo


Situo de Kezonurbo enkadre de Manila Metropolo





Situo enkadre de Azio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Azio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Maynila

Retpaĝo: www.manila.gov.ph


Manilo (filipine: Maynila) estas la ĉefurbo de Filipinoj.


La urbo situas sur la insulo Luzono, ĉe la orienta bordo de la Manila Golfo, 48 km longa, kiu konektiĝas kun la Sudĉina Maro. La urba aglomeraĵo, nomata Manila Metropolo, konsistas el Manilo kaj 16 pliaj urboj kaj komunumoj. Loĝas tie sume 15 milionoj da homoj.


Manilo (sen la aglomeraĵo) estas nur la dua plej granda urbo de la lando; la antaŭurbo Kezonurbo havas pli da loĝantoj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Esperanto


  • 3 Referencoj


  • 4 Vidu ankaŭ





Historio |


Manilo komence estis fiŝkaptista vilaĝo, kiu iĝis sultanlando. Ĝia nomo devenas de la vorto majnilad, kiu laŭlitere signifas «tie ĉi nilad»; nilad estas blanka mangrovo kreskanta grandakvante en la regiono.


En la 16-a jarcento reĝo Sulajmano regis Manilon. Li aliancis kun la sultanlandoj Brunejo, Ternate kaj Suluo. En 1570 la ejon konkeris hispanoj gvidataj de Martin DE GOITI, mortigante la tutan sultanan korteganaron. En 1571 Miguel LÓPEZ DE LEGASPI ekposedis la urbon nome de la hispana reĝo kaj proklamis Manilon ĉefurbo de la hispana kolonio Filipinoj. En enklavo nomata Intramuros, ĉe la suda bordo de rivero Pasig, hispanoj konstruis fortikaĵon por protekti la koloniiulojn.


Dum la Dua Mondmilito, la 2-an de januaro 1942, japanaj trupoj konkeris Manilon. La 15-an de februaro 1945 usona generalo Douglas Macarthur liberigis la urbon, kaj la 23-an de februaro ankaŭ la ceteron de la aglomeraĵo. La milito grandparte detruis la urbon, kaj oni rekonstruis ĝin.


En 1975 Manilo kaj la ĉirkaŭaj urboj kuniĝis por formi Metro Manila, por pli bone organizi la rapide kreskantan regionon. Manilo iĝis, post Quezon-Urbo, nova ĉefurbo de Filipinoj.


La aglomeraĵo estas grava kultura kaj ekonomia centro, sed suferas pro troloĝateco, trafikblokiĝoj, malpura vivmedio kaj krimoj.



Esperanto |


Fine de septembro de 1980 en Manilo kunvenis Monda Turisma Konferenco, organizita de Monda Turisma Organizo. La konferencon partoprenis 107 plenrajtaj delegacioj kaj 91 kiel observantoj. Ekestis ankaŭ deklaro mencianta Esperanton[1].



La Monda Turisma Konferenco…

Deziras, ke estu daŭrigataj la strebadoj antaŭenigi la turisman konscion cele al plifaciligo kaj plifavorigo de la komunikado inter la vizitantoj, la loĝantoj de la turistakceptadaj lokoj kaj la turismaj funkciuloj;


Subtrekas ĉi-rilate la gravecon de la scio de la lingvoj, precipe de tiuj kun universala destino, kia estas Esperanto




Referencoj |





  1. Princz, Oszkar (1996-01-02). “La "Manila-deklaro" 15-jara!”, Eventoj (94). Alirita 2015-07-15.. 




Vidu ankaŭ |



  • Listo de milionurboj


  • Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)

  • Sudorientazia Traktatorganizo






Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto