Kimra lingvo

















































































Kimra lingvo

Cymraeg

Elcentaĵo de parolantoj de la Kimra lingvo laŭ regiono
Elcentaĵo de parolantoj de la Kimra lingvo laŭ regiono

Parolata en

Kimrio, Ĉubuto (provinco de Argentino)

Parolantoj
724 000

Denaskaj parolantoj
— Kimrio: 611,000 parolantoj, ĉirkaŭ 21,7% de la loĝantaro de Kimrio (plenkapabla), kun 57% (315.000) kiuj sin konsideras fluaj[1]
— Anglio: 150,000 [2]
— Ĉubuto, Argentino: 5.000 [3]
— Usono: 2.500 [4]
— Kanado: 2.200 [5]

Skribo

Latina alfabeto kun Kimra varianto

Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa

Kelta

Insulkelta

Britona
Kimra




Oficiala statuso

Reguligita de
Bwrdd yr Iaith [1]

Lingva statuso
2 vundebla
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
cy
  ISO 639-2

    Bibliografia
cym
    Terminologia
wel
  ISO 639-3
cym
  SIL
CYM
  Glottolog
wels1247

Angla nomo
Welsh

Franca nomo
gallois

Vikipedio






Emblemo de Vikipedio
Vizitu vikipedion en la kimra lingvo!









v  d  r


Information icon.svg



La kimra lingvo (kimre: Cymraegy Gymraeg, prononco [kəmˈrɑːɨɡ], [ə ɡəmˈrɑːɨɡ]) estas
kelta lingvo parolata en Kimrio de ĉirkaŭ 20% de la enloĝantoj (580 000 el 3 milionoj) kaj en valo Chubut, kimra emigrinta kolonio en Patagonio (regiono de Argentino). Ankaŭ en aliaj partoj de la mondo oni parolas la kimran, ĉefe en Usono, Kanado kaj Aŭstralio.




Enhavo






  • 1 Origino


  • 2 Stato


  • 3 Dulingvaj oficialaj indikoj en Kimrio


  • 4 Notoj kaj fontoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Origino |


Ĝi estas hindeŭropa, pli precize kelta, parenca al la kornvala kaj la bretona; pli fore al la irlanda, skota kaj manksa gaelaj lingvoj.



Stato |


La popolnombrado de 2001 montras ke 20.5% de la enloĝantoj de Kimrio parolas kimre (kreskante de 18.5% en 1991), el popolo de ĉ 3 milionoj; vidiĝas ke triono de la loĝantaro enmigris en Kimrion en la lastaj 30 jaroj.


Eĉ inter la kimreparolantoj, malmultaj (se eĉ ekzistas) parolas nur la kimran.


Kvankam la kimra estas minoritata lingvo kaj pro tio minacita far la domineco de la angla lingvo, dum la dua parto de la 20-a jarcento subteno por la lingvo kreskis kune kun la kresko de naciaj politikaj organizoj formitaj de la politika partio "Plaid Cymru" kaj "Cymdeithas yr Iaith Gymraeg" (Kimra Lingvo-societo).


La uzo de la kimra kiel unua lingvo estas ĝenerale limigita al la nordo kaj al la okcidento de Kimrio, kiu ne estas tre urbigita, ĉefe Gwynedd, Meirionnydd, Ynys Môn, Sir Gaerfyrddin, Norda Sir Benfro, Ceredigion, kaj partoj de Okcidenta Morgannwg.


La kimra lingvo estas tre viva lingvo. Ĝi estas uzata en ĉiutaga konversacio kaj estas videbla en Kimrio ĉie. Loka registaro (inkluzive la Kimra Kunvenio) uzas la kimran lingvon kiel oficialan lingvon. Publikaj institucioj eldonas oficialan literaturon kaj propagandon kimraversie (ekzemple leterojn de lernejoj al gepatroj, bibliotekajn informojn kaj administraciajn informojn). Ĉiuj stratsignoj en Kimrio estas kimre kaj angle, inkluzivante kimrajn formojn de loknomoj (kelkaj el tiuj estas nelongaj inventoj, kiuj estas bazitaj al anglaj nomoj - kaj ankaŭ inverse).


Ekzemplon de la kimra lingvo vi povas trovi je Hen Wlad Fy Nhadau, la nacia kimra himno.


Ne ekzistas ĉiutaga ĵurnalo en la kimra, sed ekzistas ĉiusemajnaj revuoj kaj multe da lokaj ĉiumonataj revuoj.



Dulingvaj oficialaj indikoj en Kimrio |




Notoj kaj fontoj |





  1. Esploro je la Uzo de la Kimra Lingvo 2004: la raporto (PDF). Alirita 5 Junio 2012.


  2. Oficejo de Supera komisaro de UN por rifuĝintojRefworld | Monda Listo de Minoritataj kaj Indiĝenaj Popoloj - Unuiĝinta Reĝlando : Kimra. UNHCR. Alirita 2010-05-23.


  3. Kimrio kaj Argentino. Wales.com website. Kimra Asemblea Registaro (2008). Alirita 23 Januaro 2012.


  4. Tabelo 1. Detalaj Lingvoj Parolataj Hejme kaj Kapablo de Paroli Angle por la Popolo 5 jaroj kaj plu por Usono: 2006-2008 Release Date: Aprilo, 2010 (xls). Usona Buroo de la Censo (27 Aprilo 2010). Alirita 2 Januaro 2011.


  5. 2006 Censo de Kanado: Tabeligoj bazitaj sur temoj: Variaj Parolataj Lingvaj (147), Aroj laŭ Aĝo (17A) kaj Sekso (3) por la Popolo de Kanado, Provincoj, Teritorioj, Censo je la Areoj Metropolaj kaj Censo je Aglomeratoj, Censo de 2006 - 20% Specimenaj Datenoj. Kanada Statistiko (7 Decembro 2010). Alirita 3 Januaro 2011.




Vidu ankaŭ |



  • Kimra Nacia Eisteddfod

  • Lingvistiko

  • Listo de lingvoj



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Kimra lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Vikipedio en la kimra lingvo (Reta enciklopedio)




  • Esperanto-kimra vortaro


  • esperante Britujo: Scilly-insularo estas eta paradizo en retgazeto Nia Mondo


  • A Welsh Course Kurso de kimra lingvo (angle)


  • History and Status of the Welsh Language Historio kaj stato de la kimra lingvo (angle)


  • Wales on the Web Kimrio sur la TTT (angle)

  • BBC Radio Cymru (kimre)


  • Cymdeithas yr Iaith Gymraeg Radikala organizo kiu subtenas la lingvon. (kimre)






  • Kategorio Kimra lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kimra lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)










Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto