Sebestyén Rumbach
Sebestyén Rumbach | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Rombach Sebestyén |
Naskiĝo | 1764 en Nagybánya (Hungara reĝlando) |
Morto | 1844 en Vieno (Habsburga Imperio) |
Profesio | kuracisto |
Sebestyén Rumbach [ŝebeŝtjEn rumbaĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rumbach Sebestyén estis hungara kuracisto. Lia origina familia nomo estis Rombach.
Sebestyén Rumbach naskiĝis en 1764 en Hungara reĝlando en Nagybánya (nuntempa Baia Mare en Rumanio), li mortis en 1844 supozeble en Pest (urbo).
Biografio |
Sebestyén Rumbach studis komence en Universitato de Pest, poste en Universitato de Vieno, kie li akiris akiris diplomon en 1788. Post siaj studoj li estis kuracisto en Terézváros (tiam apud Pest), kie li helpis ankaŭ al la malriĉuloj senpage. En 1798 li estis nomumita magistrata kuracisto de Pest. En 1800 li aĉetis 4 parcelojn por kulturi vitojn. Li fosis tie puton, sed li trovis kuracakvon kun fera enhavo. En 1805 li ricevis nobelecon. En la sekva jaro li aĉetis domon (la strato prenis la nomon Rombach Sebestyén en 1874). En la sama jaro li malfermis la unuan kuracbanejon de Pest ĉe la menciita puto kun 18 ĉambroj kaj restoracio. En 1835 li vidviĝis, poste li translokiĝis al siaj filinoj al Vieno.
Memorigiloj |
strato en Budapeŝto (1874, vidu la foton!)
Fontoj |
- hungarlingva biografieto (la koncerna teksto estas legebla en pli malsupre)
- hungarlingva biografieto (la koncerna teksto estas legebla en pli malsupre)