Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno
Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno | ||
---|---|---|
Pentraĵo de Miklós Barabás pri Joseph Anton Johann Habsburg | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de marto 1776 (1776-03-09) en Florenco | |
Morto | 13-an de januaro 1847 (1847-01-13) (70-jara) en Buda | |
Tombo | Reĝa Palaco [#] | |
Ŝtataneco | Aŭstrio [#] | |
Lingvoj | germana lingvo [#] | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Habsburgo-Loreno [#] | |
Patro | Leopoldo la 2-a [#] | |
Patrino | María Luisa de Borbón [#] | |
Gefratoj | Archduchess Maria Clementina of Austria • Maria Terezo Jozefino de Aŭstrio • Maria Anna d'Asburgo-Lorena • Archduke Louis of Austria • Francisko la 1-a • Ferdinand III, Grand Duke of Tuscany • Archduke Rainer Joseph of Austria • Archduke Anton Victor of Austria • Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno • Karlo de Aŭstrio-Teŝino • Rudolfo de Habsburgo-Loreno • Johano de Aŭstrio • Archduchess Maria Amalia of Austria (1780-1798) [#] | |
Edzino | Duchess Maria Dorothea of Württemberg • Princess Hermine of Anhalt-Bernburg-Schaumburg-Hoym • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia [#] | |
Idoj | Maria Henrikino de Aŭstrio • Archduchess Elisabeth Franziska of Austria • Jozefo Karolo Habsburg • Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno • Archduchess Hermine of Austria [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • aristokrato [#] | |
Hungara palatino | ||
Regado | 1795-1847 | |
Antaŭulo | Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno | |
Sekvanto | Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, pli precize germane Erzherzog Joseph Anton Johann Baptist von Österreich, hungare Habsburg József nádor = "palatino Jozefo Habsburgo" (naskiĝis la 9-an de marto 1776 en Florenco; mortis la 13-an de januaro 1847 en Buda) estis hungara palatino, politikisto, kaj membro patrona de la Hungara Scienca Akademio (1825). Lia patro estis imperiestro Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio), lia frato estis imperiestro Francisko la 1-a (Aŭstrio), lia plej grava filo estis la lasta hungara palatino Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno.
Biografio |
Joseph Anton Johann Habsburg komence vivis en kortumo en Florenco, ekde 1790 en Vieno, ekde 1792 en Buda. Post 4 jaroj li iĝis palatino. Li lernis la hungaran, tial li estis populara inter la hungaroj. Li konstante strebis por la hungara konstitucio, multe laboris por evolui urbojn Pest kaj Buda. Tiutempe okazis en Hungara reĝlando la reforma movado, kiun li apogis. Nepre menciindaj liaj laboradoj por fervojo inter Pest (urbo)-Vác, Hungara Nacia Muzeo, Tutlanda Biblioteko Széchényi, MTA, Societo Kisfaludy, observatorio sur Monto Gellért kaj Insulo Margareta. En Alcsút li konstruis kastelon kun arboreto. Li laŭvice havis 3 edzinojn. Li estis entombigita en Buda, la hungaroj opiniis pri li: "Li naskiĝis Habsburgo kaj li mortis hungaro".
Memorigiloj |
placo kun skulptaĵo en Budapeŝto
gimnazio en Budapeŝto
Fontoj |
- biografio hungare