Gilbert Keith Chesterton
Gilbert Keith Chesterton | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1874 (1874-05-29) en Kensington |
Morto | 14-an de junio 1936 (1936-06-14) (62-jara) en Beaconsfield |
Kaŭzo de morto | kora malsufiĉo |
Tombo | Buckinghamshire |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono • Slade School of Fine Art • St. Paul's School |
Profesio | ĵurnalisto, poeto, romanisto, aŭtobiografo, verkisto, scenaristo, filozofo, biografo, ilustristo, verkisto de krimfikcio |
Oficiala retejo | http://www.chesterton.org/ |
Lingvoj | angla lingvo |
Verkaro | The Poet and the Lunatics |
| Familianoj | |
Edz(in)o | Frances Chesterton |
Frat(in)o | Cecil Chesterton |
Parencoj | A. K. Chesterton |
Gilbert Keith CHESTERTON [ĉestertn] (naskiĝis la 29-an de majo 1874 en Kensington, mortis la 14-an de junio 1936 en Beaconsfield) estis brita ĵurnalisto kaj verkisto. Li verkis librojn de literatura kaj socia kritiko, biografiojn kaj romanojn. Post kiam li konvertiĝis al kristanismo (unue al anglikanismo, poste al katolikismo), li ankaŭ fariĝis kristana apologiisto.
Enhavo
1 Socia kritikisto
2 Literatura kritikisto
3 Romanoj
4 Kristana apologiisto
5 En Esperanto aperis
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
Socia kritikisto |
Li proponis (kun Hilaire Belloc) disdonan ekonomion, kiel meza vojo inter komunismo kaj kapitalismo. Laŭ Chesterton, la potenco de la ŝtato estis tro granda en Rusio, dum la potenco de kapitalo estis tro granda en Britio kaj Usono. "Unu bovino kaj tri akreoj por ĉiu homo", li diris. Li skribis pri disdona ekonomio en What's Wrong with the World (1910, "Kio estas malĝusta pri la mondo").
Chesterton skribis kontraŭ eŭgeniko, la Bura Milito (milito de Britio kontraŭ la afrikansoj de Sud-Afriko) kaj divorco, inter multaj aliaj.
Li estis amiko de George Bernard Shaw kaj H. G. Wells, kvankam li ofte skribis kontraŭ iliaj opinioj. Li ankaŭ estis amiko de Hilaire Belloc, kiu opiniis plejparte same kiel Chesterton.
Literatura kritikisto |
Li skribis pri Robert Browning, William Blake, George Bernard Shaw, Charles Dickens, William Cobbett, Robert Louis Stevenson kaj ĝenerale pri anglalingva literaturo de la 19-a jarcento.
Romanoj |
El lia fikcio, la plej popularaj verŝajne estas The Man Who Was Thursday (1908, "La Viro Kiu estis Ĵaŭdo") kaj liaj serio de novelaroj pri la pastro-detektivo, Pastro Brown (angle, Father Brown). Aliaj laŭditaj romanoj liaj inkluzivas Manalive ("Homo Viva") kaj The Ball and the Cross ("La Sfero kaj la Kruco").
Kristana apologiisto |
Kiel junulo, li ofte pensis pri sinmortigado, sed en kristanismo, li trovis la respondon al siaj demandoj pri la vivo. Kiel kristana apologiisto, liaj ĉefaj verkoj estas Orthodoxy (1909, "Ortodokseco") kaj, post lia konvertiĝo al katolikismo en 1922, The Everlasting Man (1925, "La Ĉiama Homo"). Li ankaŭ verkis biografiojn pri Sankta Francisko (1923) kaj Sankta Tomaso de Akvino (1933). Aliaj verkoj tiurilataj inkluzivas The Thing: Why I am a Catholic ("La Afero: Kial mi estas Katoliko"),The Well and the Shallows ("La puto kaj la malprofundaĵoj") kaj Heretics ("Herezuloj"). Hilaire Belloc opiniis The Thing la plej grava verko de CHESTERTON.
En Esperanto aperis |
La naiveco de pastro Brown (The Innocence of Father Brown), tradukis Cecil Morris Bean, 1937
Pri kurado post sia ĉapo (On Running after One's Hat) tradukis Jim Henry, 1998
Vidu ankaŭ |
Renouveau catholique
Eksteraj ligiloj |
- http://www.chesterton.org
- http://www.chesterton.ru