Moruso


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Moruso


Nigra moruso, Morus nigra

Nigra moruso, Morus nigra


Biologia klasado


























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonoj Magnoliopsida

Ordo:

Rozaloj Rosales

Familio:

Morusacoj Moraceae

Genro:

Moruso Morus
L.


Specioj


Vidu tekston



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Moruso









v  d  r


Information icon.svg



Moruso (Morus) estas genro de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj kaj trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj kaj ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj kaj kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉirkaŭ 12 specioj el Azio kaj Nordameriko, pluraj kultivataj inter alie por ornamo, el kiuj kvar havas manĝeblajn fruktojn:




  • aŭstrala moruso Morus australis


  • blanka moruso Morus alba


  • nigra moruso Morus nigra


  • ruĝa moruso Morus rubra



Priskribo |


Junaj morusarboj kreskas rapide, sed la pli maljunaj plantoj kreskas malrapide, kaj preskaŭ neniam superas 10-15 m altaj. La frukto estas obla frukto, 2-3 cm longa, ruĝa al malhela purpura kiam matura. Ĝi estas manĝebla, dolĉa kaj kelkaj specioj estas bongustaj. La folioj de la morusarbo estas ekonomike gravaj, ĉar ĝi estas la sola manĝaĵo por la silkraŭpo, el kies kokonoj silko estas farita.




  • Morus alba (Blanka moruso, orienta Azio)


  • Morus australis (Aŭstrala moruso, sudorienta Azio)


  • Morus mesozygia (Afrika moruso, suda kaj centra Afriko)


  • Morus microphylla (Teksasa moruso, sudcentra Nord-Ameriko, Teksaso, Meksiko)


  • Morus nigra (Nigra moruso, sudokcidenta Azio)


  • Morus rubra (Ruĝa moruso, orienta Nord-Ameriko)



Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Moruso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Moruso en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto