Nordfrancia Esperanto-Federacio




La Nordfrancia Esperanto-Federacio estas la regiona federacio pri Esperanto super la du administraciaj regionoj Nordo-Kaleza Markolo kaj Pikardio. Ĝi estis fondita en 1908. Ĝi estas asocio-membro de Espéranto-France.


Franclingve la Nordfrancia Federacio nomiĝas Fédération Espéranto-Nord. Antaŭe ĝi nomiĝis Fédération espérantiste du Nord de la France.




Enhavo






  • 1 Membraro


  • 2 Notindaj regulaj aranĝoj


    • 2.1 Eŭropa Rendevuo de Morbecque


    • 2.2 Regiona ekzamensesio




  • 3 Administrado


    • 3.1 Decidpovaj instancoj


    • 3.2 Prezidantoj




  • 4 Vidu ekstere





Membraro |


La Nordfrancia Federacio enkalkulas:



  • 5 asociojn-membrojn el la urboj:

    • Arras

    • Boulogne-sur-Mer

    • Dunkerque

    • Lille

    • Valenciennes



  • ĉ. 150 fizikajn membrojn, inkl. kaj precipe tiujn el la ĉi-supre diritaj asocioj-membroj.



Notindaj regulaj aranĝoj |



Eŭropa Rendevuo de Morbecque |


Ĉiun novembron dumsemajnfine okazas la Eŭropa Rendevuo de Morbecque (apud Hazebrouck), organizata de la Nordfrancia Federacio. La aranĝo okazas en la urbeto Morbecque sur kamparo kaj bordere de trapromenebla arbaro. Ĝi arigas centon da partoprenantoj el Francio, Belgio, Britio ktp. Ĝi konsistas el kvinnivelaj staĝoj kaj el distraĵoj (koncertoj, prelegoj...). Tie staras libroservo de la Esperanto-klubo de Gent (Belgio). Aprezataj estas ankaŭ la diversaj komunaj manĝoj en la manĝejo.


Nun, la Eŭropa Rendevuo okazas en la urbeto Stella apud la Maro proksime de Le Touquet-Paris-Plage en la komforta feriejo Stella-maris. Nun estas la plej grava internacia semajnfino en Francio norde de Parizo ! Okazis la 22a rendevuo en 2010 je la 13a kaj 14a de Novembro.



Regiona ekzamensesio |


Ĉiujare en junio la Nordfrancia Federacio organizas tutregionan ekzamensesion pri Esperanto por ĉiuj esperantistoj kaj lernantoj de la federacia teritorio kaj ekster ĝi. La sesioj ĉiam entenas la unuajn tri gradojn difinitajn de la Franca Esperanto-Instituto. La trigradaj ekzamenoj okazas samtage kaj samloke, ĝenerale dum junia dimanĉo en Lille.



Administrado |



Decidpovaj instancoj |


La Nordfrancian Federacion administras:



  • federacia komitato, tute renovigata de la ĝenerala asembleo ĉiun trian jaron

  • estaro, elektita de la novelektita komitato



Prezidantoj |



  • Ekde 2010: s-rino Arlette PLUTNIAK

  • 2005-2010: s-ro Xavier DEWIDEHEM

  • 2001-2005: s-ro Richard VALET

  • 199?-2001: s-ro Denis DENNETIÈRE

  • 19??-199?: s-ro Lucien BOURGOIS



Vidu ekstere |



  • Franclingva retejo de la Nordfrancia Esperanto-Federacio

  • Esperantlingva retejo de la Nordfrancia Esperanto-Federacio

  • Retejo de la franca Interfederacia Konferenco




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto