23-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 23-a de marto estas la 82-a tago de la jaro (la 83-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 283 tagoj restas.
Je la 23-a de marto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
625: Batalo de Uhudo: venko de beduenoj el Mekko kontraŭ islamanoj el Medino, komandataj de Mohamedo
752: Stefano la 2-a iĝis papo (mortis antaŭ konsekrado)
1153: En Konstanco subskribiĝis interkonsento inter papo Eŭgeno la 3-a kaj reĝo de Germanio Frederiko la 1-a, kiu estis ricevonta imperiestran kronon kontraŭ helpo en regigo de papo en Papa Ŝtato
1231: Unua mencio pri pola urbo Zgierz
1324: Papo Johano la 22-a ekskomunikis la reĝon de Germanio Ludovikon la 4-a
1530: Hispana reĝo Karlo la 1-a transdonis Malton al la Malta Ordeno
1534: Peruo: Francisco Pizarro konkeris Kuskon
1648: Francio kaj Nederlando disdividis la karibian insulon Sankta Marteno
1660: Rusa armeo komencis sieĝon de pola fortreso Lachowicze (Bresta regiono); nevenkitan malgraŭ 4 kuratakoj ĝis fino de la pola-rusa milito
1708: Pretendanto al tronoj de Skotlando kaj Anglio James Francis Edward Stuart entreprenis sensukcesan provon albordiĝi al Skotlano kune kun franca ŝiparo
1749: Londona publiko forte aplaŭdis renovigitan oratorion Mesio de Georg Friedrich Händel
1766: 13 tagojn post la malpermeso porti ĉapelojn kaj longajn mantelojn fare de la ministro Leopoldo de Gregorio, markizo de Esquilache estiĝis la Madrida ĉapelribelo kontraŭ la hispana reĝo Karolo la 3-a. La ribelon, al kiu partoprenis ĉirkaŭ 50.000 homoj, ne sukcesis subpremi la trupoj. La reĝo devis fuĝi kaj maldungi Esquilache-n.
1768: Konsilio de Senato de Unua Pola Respubliko voĉdonis pri helpalvoko al la rusa armeo por subpremo de la Bara Konfederacio
1779: La unua priskribo de galaksio M64
1801: Imperiestro de Rusio Paŭlo la 1-a estis murdita en palaca puĉo - anstataŭis lin lia filo Aleksandro la 1-a
1847: Granda incendio de Bukareŝto
1848: Dum la Marta revolucio Venecio proklamiĝis sendependa de la Aŭstra Imperio kaj deklaris sin respubliko sub ministroprezidanto Daniele Manin.
1861: Camillo Benso di Cavour iĝis la unua ĉefministro de reunuiĝinta Italio
1868: Per la subskribo de la fondodokumento (Organic Act) establiĝis la Universitato de Kalifornio.
1889: Barata religia reformisto Mirza Ghulam Ahmad komencis novan islaman movadon ahmadismon
1895: Antonio Cánovas del Castillo la sesan fojon iĝis ĉefministro de Hispanio
1900: Kreto: Arthur Evans komencis elfosadon de la labirinto en Knossos
1908: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Nestoro
1915: Unua mondmilito: post preskaŭ kvin monatoj de sieĝo fare de rusoj kapitulacis aŭstra Fortikaĵo Przemyśl
1926: Irlanda politika partio Soldatoj de Irlando fondiĝis
1927: Kontraŭkomunismo: polaj regopovoj eksterleĝigis komunistan partion Belorusa Kamparana-Laborista Hromada, helpatan de Sovetunio kaj financatan de Kominterno
1932: Strato en Rio-de-Ĵanejro ricevis la nomon Esperanto.
1933: Belga astronomo Sylvain Arend malkovris asteroidon Varsovio
1937: Hispana Enlanda Milito: venko de respublikana armeo en batalo de Gvadalaharo
1939: Post anekso de litova Memel-regiono fare de Germanio en Pollando oni entreprenis alarman mobilizon - Armeo „Łódź” (Lodzo) kreiĝis, kies divizia generalo Juliusz Rómmel indikis defendpoziciojn laŭ la riveroj Warta kaj ĝia alfluo Widawka
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Pola registaro en ekzilo malpermesis al Asocio de Armita Batalado iniciati ribelon en Lvovo-regiono; soveta NKVD arestis dekkelkajn ĉefaktivulojn de la Asocio de Armita Batalado - dum interpafado pereis 2 laboristoj de NKVD; regopovoj de Belorusio sub soveta okupado enkondukis en agrikulturo devigajn kontingentojn de lakto, viando kaj lano
1941: Germanoj forveturigis de Varsovio 108 personojn al sia tio estas koncentrejo en Buchenwald; pola inĝeniero kaj inventisto Tadeusz Tański, konstruinto de kirasita aŭtomobilo, estis murdita en la koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado - rifuzis kunlaborismon
Nov-Jorko: "New York Post" publikigis artikolon de sia milita korespondanto Paul A. Tierney Poland Still Lives in the British Army, kun aparta substreko de la mirinda kontribuo de polaj pilotoj en la Batalo de Anglio; unuafoje polaj bombaj skadroj 300 kaj 301 partoprenis en aerbombado de Berlino; Moskvo: "Izvestija" informis, ke polaj manuskriptoj en Vilna Universitato estis transprenitaj de la soveta registaro de Litovio
1942: Evakuo de la unua parto de la Pola Armeo en Sovetunio komenciĝis; sovetaj aviadiloj bombis okupatan de germanoj Vilnon; en Universitato St. Andrews fondiĝis la pola 3-jara Leĝa-Administra Studio; Adolf Hitler decidis konstrui Atlantikan muron; japana armeo invadis insularon Andamanoj en la Bengala Golfo
1943: Taĉmento de germana polico murdis en Wiewiórka (distrikto Dębicki) ĉirkaŭ 20 personojn kaj en Radomsko 10 polojn; al koncentrejo Treblinka alvenis transporto de judoj el Vieno; germanoj mortigis per gaso en sia koncentrejo Aŭŝvico 1700 ciganojn el Bjalistoko; en Varto-Lando poloj estis devigitaj paroli germane en oficejoj- En Universitato St. Andrews oni malfermis polan Fakultaton de Juro kaj Administrado
1944: Germana polico pafmortigis apud Piotrków Trybunalski 20 personojn pro konspira agado kaj en 2 aliaj lokoj 23 polojn; de koncentrejo Majdanek forkuris nokte de la 22-a/23-a de marto 10 malliberulojn de pola nacieco; ĉefa komandantaro de komunista Popola Armeo ordonis, ke post eniro de Ruĝa Armeo al polaj teritorioj oni malarmigu la polan policon
- 33 soldatoj de SS pereis rezulte de partizana atako en Romo - venontan tagon germanoj revenĝe pafmortigis en ŝtonmino apud la urbo 335 civilulojn.
1945: Ruĝa Armeo konkeris Sopot kaj Oliwa
SS murdis en Münichholz-Steyer polan profesoron pri teknika mekaniko Leon Karasiński
1948: Interna milito en Brita mandato Palestino: en urbo Naharija araboj frakasis judan eskorton kun provizo por kibuco en Norda distrikto de Israelo - 47 personoj pereis
1952: Antoine Pinay fariĝis prezidanto de la franca konsilio - eksiĝis la 23-an de decembro 1952.
1956: Pakistano kiel la unua lando iĝis islama respubliko
1963: La 8-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
1980: Ĉefepiskopo de Salvadoro Óscar Romero en sia fama prediko apelaciis al armitaj fortoj ĉesi mortigon de salvadoranoj - la sekvan tagon estis murdita
1982: Post armea puĉo en Gvatemalo generalo Efraín Ríos Montt iĝis prezidento
1987: Willy Brandt forlasis prezidantecon de Socialdemokratia Partio de Germanio
1998: Usona filmo Titanic de James Cameron akiris 11 oskarajn aprezojn
2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson en la sankta vespermanĝejo en Jerusalemo
2001: Soveta kosmostacio Mir bruliĝis en atmosfero super Pacifika Oceano
2003: En duobla referendumo Slovenio membriĝis al Eŭropa Unio kaj NATO
2009: Registaro kaj ribelantoj subskribis interkompreniĝon post 5-jara konflikto en provinco Nord-Kivuo en Demokratia Respubliko Kongo
2014: Pola skisaltisto Kamil Stoch venkis en ĝenerala klasifiko de la Mond-Pokalo pri skisaltado
2017: Eksplodo de incendio en la plej granda ukraina municio-deponejo, proksime al Balakia (Ĥarkiva provinco) - oni evakuis 20 000 loĝantojn kaj fermis flugospacon en radiuso de 50 km
2017: Muzeo de la dua mondmilito en Gdańsk malfermiĝis
Naskiĝoj |
603: Pakalo la Granda, majaa reganto de Palenque (m. 683)
1430: Margareta de Anĵuo, edzino de Henriko la 6-a (Anglio) (m. 1482)
1501: Pietro Andrea Mattioli, itala kuracisto kaj botanikisto (m. 1577)
1597: Miklós Mikó, hungara bienulo, memuaristo (m. 1668)
1599: Thomas Selle, germana eklezimuzikisto de baroko (m. 1663)
1749: Pierre-Simon Laplace, franca matematikisto, astronomo, geodeziisto kaj fizikisto, kunkreinto de probablokalkulo (m. 1827)
1822: Ignacy Łukasiewicz, pola farmaciisto armendevena, konstruinto de kerosena lampo kaj de la unua naftorafinejo, ligita kun Ĉekarpata provinco, pioniro de nafto-industrio en Eŭropo (m. 1882)
1829: Norman Robert Pogson, angla astronomo, direktoro de la observatorio de Madraso (m. 1891)
1831: Wilhelm Sauer, germana orgenkonstruisto de romantiko (m. 1916)
1845: Sándor Ajtai Kovách, hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 1917)
1848: Lopes Trovão, brazila historiisto, oratoro, kuracisto, ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1925)
1848: Gábor Téglás, hungara arkeologo, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1916)
1857: Gabriel Delanne, franca spiritisto, unu el spertuloj pri spiritismo (m. 1926)
1864: Sándor Simonyi-Semadam, ĉefministro de Hungario (m. 1946)
1869: Calouste Gulbenkian, armena naftokomercisto kaj filantropo (m. 1955)
1879: Jenő Basa, hungara pentristo, kies pentraĵoj estas en Újpest (m. 1909)
1881: Roger Martin du Gard, franca Nobelpremiita verkisto, konata de romana ciklo (m. 1958)
1882: Emmy Noether, germana matematikistino kontribuinta al ringa teorio kaj algebra strukturo (m. 1935)
1883: Róbert Meszlényi, hungara muzikkritikisto kaj komponisto (m. 1946)
1884: Joseph Grove Boxhall, brita maristo, la kvara oficiro sur Titanic (m. 1967)
1886: Emil Fey, aŭstra politikisto kaj favoranto de Esperanto (m. 1938)
1886: Zmitrok Bjadulja, belorusa verkisto kaj poeto, poligloto (m. 1941)
1887: Juan Gris, hispana pentristo, reprezentanto de kubismo (m. 1927)
1887: Josef Čapek, ĉeĥa verkisto kaj pentristo, frato de Karel Čapek (m. 1945)
1895: Győző Murányi, hungara juristo kaj fakverkisto (m. 1979)
1897: Béla Hamvas, hungara verkisto kaj filozofo, edzo de Katalin Kemény (m. 1968)
1902: Sándor Mohy, rumania hungara pentristo (m. 2001)
1904: Lajos Tamás, hungara lingvisto, akademiano (m. 1984)
1905: Lale Andersen, germana aktorino kaj kantistino (m. 1972)
1907: Daniel Bovet, itala Nobelpremiita farmakologo okupiĝinta pri kuraciloj kontraŭ Parkinsona malsano kaj alergio, denaska esperantisto, filo de Pierre Bovet (m. 1992)
1909: Hugo Aufderbeck, germana romkatolika episkopo (m. 1981)
1910: Kurosawa Akira, japana reĝisoro, scenaristo kaj produktoro, reĝisorinta Sagaon pri Ĵudo, Ebrian anĝelon aŭ Sep samurajojn (m. 1998)
1912: Wernher von Braun, germana konstrukciisto, la patro de usona kosma programo (m. 1977)
1922: Werner Lang, germana aŭtomobilkonstruisto, konata de Trabant-modelo (m. 2013)
1923: Károly Vécsei, rumania hungara historiisto, scienca esploristo, universitata profesoro
1928: Tamás Deák, hungara verkisto, aŭtoro de la romano pri Don Juan (m. 1986)
1931: Jerzy Krzysztoń, pola prozisto, dramisto, raportisto (unu el liaj libro-herooj estis Zdzisław Peszkowski) kaj tradukisto vivanta en Barato kaj Ugando (m. 1982)
1931: Árpád Bényi, hungara pentristo, grafikisto (m. 2006)
1932: István Várhegyi, rumania hungara, germana politika sciencisto
1935: András Seres, rumania hungara etnografo (m. 1992)
1940: Viktar Kazko, belorusa verkisto verkanta beloruse kaj ruse
1941: József Utassy, hungara poeto kaj tradukisto (m. 2010)
1951: László József Molnár, hungara pentristo, diplomito de Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István
1954: Zsolt Székely, rumania hungara arkeologo, filo de Zoltán Székely
1956: José Manuel Durão Barroso, ĉefministro de Portugalio, prezidanto de la Eŭropa Komisiono
1956: József Novák, rumania hungara dizajnisto, heraldikisto
1957: Lucio Gutiérrez, militisto kaj prezidento de Ekvadoro
1958: Pekka Haavisto, finna politikisto de la Verda Partio
1972: Judith Godrèche, franca aktorino, rolinta en filmigita romano Ferdydurke kaj pri Albert Schweitzer
1976: István Csillag, rumania hungara grafikisto
1976: Keri Russell, usona aktorino kaj dancistino
1991: Andrea Erika Bokor, rumania hungara aktorino
Mortoj |
1103: Odo la 1-a, burgonja duko (naskiĝis ĉirkaŭ 1058)
1369: Pedro la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1334)
1555: Julio la 3-a, papo, mecenato de arto (n. 1487)
1589: Marcin Kromer, pola humanisto, historiisto, verkisto, diplomato, muzikteoriisto, kronikisto (ur. 1512)
1606 : Justus Lipsius, flandra humanisto kaj filologo (n. 1547)
1667: Ferenc Wesselényi, hungara magnato kaj palatino, militisto kaj politikisto(n. 1605)
1680: Nicolas Fouquet, ministro pri financoj de Francio (n. 1615)
1724: Mihály Almási Gergely, hungara unitarista episkopo, eklezia verkisto (n. 1654)
1740: Olaus Rudbeckius, la Juna, sveda anatomo, esploristo, naturalisto, botanikisto, ornitologo kaj profesoro de medicino (n. 1660)
1748: Johann Gottfried Walther, germana komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1684)
1750: Sámuel Mikoviny, hungara matematikisto, inĝeniero, kartografo (n. 1686)
1801: Paŭlo la 1-a, imperiestro de Rusio, framasono (n. 1754)
1819: August von Kotzebue, germana dramverkisto (n. 1761)
1842: Stendhal (Marie-Henri Beyle), franca verkisto, aŭtoro de la romano La Ruĝo kaj la Nigro (n. 1783)
1849: Andrés Manuel del Río, hispana kemiisto kaj naturalisto malkovrinta vanadion (n. 1764])
1869: Albert Methfessel, germana komponisto kaj dirigento (n. 1785)
1872: Leberecht Uhlich, germana teologo, gvidanto de liberpensanto (n. 1799)
1878: Ernst Keil, germana eldonisto, konata de la gazeto "Die Gartenlaube" (n. 1816)
1902: Kálmán Tisza, hungara polikisto, ministeriprezidanto (n. 1830)
1910: Félix Tournachon Nadar, franca verkisto, ĵurnalisto kaj fotisto (n. 1820)
1923: Hovhannes Tumanjan, armena poeto kaj verkisto (n. 1869)
1931: Bhagat Singh, barata socialisto kaj anarkiisto sikdevena, heroo de sendependiga movado, ekzekutita (n. 1907)
1941: Árpád Balázs, hungara kantkomponisto (n. 1874)
1946: Gilbert Newton Lewis, usona fizika kemiisto, aŭtoro de la nocio fotono kaj teorio de kovalenta ligo (n. 1875)
1946: Arthur Ponsonby, brita nobelo, politikisto kaj pacisto, konata de la citaĵo Se la milito eksplodas, la vero estas unua viktimo (n. 1871)
1947: Lajos Bérczy, hungara verkisto kaj publicisto (n. 1874)
1948: Nikolaj Berdjajev, rusa filozofo, ortodoksisma pensisto (n. 1874)
1950: Emmanuel Mounier, franca filozofo, membro de la movado Revivigo katolika (n. 1905)
1953: Raoul Dufy, franca pentristo faŭvista kaj kubista (n. 1877)
1958: Florian Znaniecki, pola filozofo kaj sociologo, reprezentanto de kontraŭpozitivisma sociologio (n. 1882)
1981: György Komoróczy, hungara historiisto, arkivisto kaj verkisto (n. 1909)
1985: Zoot Sims, usona ĵaza muzikisto (n. 1925)
1990: Lajos Vajda, rumania hungara historiisto (n. 1926)
1992: Friedrich August von Hayek, aŭstria ekonomikisto (n. 1899)
1993: Hans Werner Richter, germana verkisto, fondinto kaj estro de Gruppe 47 (n. 1908)
1994: Giulietta Masina, itala filma kaj teatra aktorino, la edzino de Federico Fellini (n. 1921)
2011: Elizabeth Taylor, brita-usona aktorino rolinta en Patro de la fianĉino, Ejo en la suno, Giganto kaj pri Kleopatro (n. 1932)
2012: Chico Anysio, brazila aktoro kaj humuristo (n. 1931)
2013: Boris Berezovskij, rusa matematikisto, entreprenisto kaj politikisto juddevena (n. 1946)
2014: Geraldo Mattos, brazila filologo, Esperanto-poeto, prezidanto de Akademio de Esperanto (n. 1931)
2014: Adolfo Suárez, hispana juristo, gvidanto de la Unio de Demokrata Centro kaj de Demokratia kaj Socia Centro, ĉefministro de Hispanio (n. 1932)
2015: Lee Kuan Yew, la unua ĉefministro de Singapuro (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Nacia tago en Pakistano, Tago de Pakistano, decido fondi sendependan ŝtaton (1940), plia tago estas la 14-a de aŭgusto.- Monda Tago de Meteologio - memore al validigo de konvencio pri kreo de Monda Organizaĵo pri Meteologio
- Tago de Pola-Hungara Amikeco
Romkatolika Kalendaro: Sankta Turibio el Mongrovejo, ĉefepiskopo de Limo, primaso de Peruo
Tagoj de semajno |
La 23-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.