Garciaz






































































Garciaz

Garciaz. Cáceres.JPG


Blazono


Blazono
Administrado

Lando

Hispanio

Regiono

Ekstremaduro

Provinco

Cáceres

Komarko

Maresme

Poŝtkodo
10250 [+]

Retpaĝaro

[1]
Politiko

Urbestro
Manuel Rodrigo Sánchez Rubio
Demografio

Loĝantaro

885  (2008)

Loĝdenso

5 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

39° 25′ N, 5° 38′ U39.413611111111-5.6266666666667Koordinatoj: 39° 25′ N, 5° 38′ U [+]

Alto

650 m [+]

Areo
150 28 km²

Horzono

UTC+01:00 [+]





Garciaz (Ekstremaduro)

DEC
Garciaz

Situo de Garciaz



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Garciaz [+]







v  d  r


Information icon.svg





Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio


Garciaz estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.


La loĝantoj nomiĝas garcieños. La censita populacio en 2008 estis de 885 loĝantoj.




Enhavo






  • 1 Situo


  • 2 Ekonomio


  • 3 Historio


  • 4 Demografio





Situo |


Garciaz estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 650 m; je 79 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 24 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 150,28 km². La tereno estas montara kaj kvankam la domaro estas je 650 m super marnivelo oni atingas 1124 m en Venero, 1000 m en Cerro de Pedro Gómez kaj 920 m en la Sierra de la Buitrera (Vultureja Montaro).



Ekonomio |


Agrikulturo (forstado) kaj brutobredado. En altaj montoj: juglandarboj, pinoj, korkokverkoj, kverkoj, anzinoj, kaŝtanarboj, olivarboj, figarboj kaj ĉerizarboj. La tradicia kultivo estas olivarbo kiu havigas bonkvalitan oleon. En la fruktoĝardenoj oni kultivas ĉiatipajn legomojn kaj fruktarbojn.


La malfermaj arbaroj de kverkoj estas ege fruktodonaj: anzinoj, korkokverkoj kaj kverkoj. Oni akiras lignon kaj fruktojn kiel glanoj kaj la grundo estas bonkvalita por paŝtado kaj por ne irigaciaj kultivoj (sekalo, aveno ktp.)


En malaltaj montoj: arbuto, eriko, sovaĝa rozujo, cisto, genisto, timiano, rosmareno, origano ktp.



Historio |


En ĉirkaŭaĵo estas restoj de antaŭromiaj brutibredistaj popoloj, krom de romiaj vilaoj. Post la konkero al islamanoj, la vilaĝo apartenis al diversaj senjoroj (feŭdismo) kaj la nomo de la vilaĝo estas atestilo de tio, ĉar estas nomo de homo, plej verŝajne unu el la unuaj posedantoj. Fine de la Mezepoko kaj dum la Renesanco la vilaĝo estis somera loĝejo por la nobeluloj de la proksima Trujillo. La pilorio kiu aktuale estas en la centro de la placo estis konstruita en 1565 el grandaj blokoj de granito. Dum la Hispana Enlanda Milito okazis mortigado de supozataj maldekstruloj (ĉirkaŭ 50 entute) fare de la okupaciantaj trupoj de la armeo de Francisco Franco.



Demografio |





















Demografia evoluo de Garciaz inter 2001 kaj 2006




2001

2002

2003

2004

2005

2006



1019
979
942
926
923
902



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto