UK 1987







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.























UK 1987
Loko

Varsovio, Flag of Poland.svg Pollando
Ekde
25-a de julio 1987
Ĝis
1-a de aŭgusto 1987

← Antaŭa

Sekva →







v  d  r


Information icon.svg






kongresa libro


La 72-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Jubilea Jaro 1987 (100 jarojn post la eldono de la Unua Libro), de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1987 en Varsovio, Pollando. La kongreso estis rekorda kun 5946 partoprenintoj el 73 landoj. Kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta Pałac Kultury i Nauki (Kultur- kaj Sciencpalaco) en la urbocentro de Varsovio. La kongresa temo estis "Cent jaroj de internacia kulturo".


Dum tiu UK Terminologia Esperanto-Centro estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simbolizas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.




Enhavo






  • 1 Spektakloj


    • 1.1 Koncertoj


    • 1.2 Prezentitaj teatraĵoj


    • 1.3 Pupteatroj




  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Eksteraj ligiloj





Spektakloj |


Dum la Kongreso okazis rekorda nombro da koncertoj kaj da teatraj prezentaĵoj. Ĉi kongreso estis kvazaŭ festivalo de la Esperanto-kulturo.



Koncertoj |



  • Joëlle Rabu

  • Lodza ĥoro

  • Kongresa ĥoro, Odo al Ĝojo de Schiller kaj Beethoven.

  • Pola tenoro

  • Rusa belkantistino

  • Arĝentina pianistino

  • Korea kortdancistino

  • Familia kantgrupo el Lodzo



Prezentitaj teatraĵoj |




  • Bulgara Esperanto-Teatro


    • La kaverno de Salamanka, de Miguel de Cervantes


    • Pikniko sur batalkampo, de Fernando Arrabal


    • Nia kara lingvo Esperanto, bazita sur Esperanta literaturo




  • La Krizalido


    • Ĉu dio bojas ? (aŭ Aminda kretenino), de François Boyer


    • La plezuro disiĝi, de Jules Renard




  • Teatr Powszechny (Teatro Universala) el Łódź

    • Feliĉa evento, de Sławomir Mrożek



  • Gdanska Esperanto-Teatro (Wanda Neumann, Wiesław Nowicki)

    • Vizaĝoj kaj maskoj, Janusz Korczak



  • Vida Jerman

    • Virino kiu flustris en uragano, de Spomenka Štimec



  • Jadwiga Gibczyńska
    • Zamenhof



  • Jerzy Fornal, el Nacia Teatro de Varsovio

    • Sopiro... Laboro... Espero..., poezio kaj paroladoj de L. L. Zamenhof



  • Mirosław Henke, aktoro de la Studia Teatro "83" el Łódź

    • La travivaĵoj de la brava soldato Śvejk, de Jaroslav Hašek



  • Urszula Tupajka, amatora aktorino el Bydgoszcz


    • Omaĝe al nia majstro, laŭ L. L. Zamenhof kaj Antoni Grabowski


    • Julio Baghy - homo bona, laŭ Julio Baghy, Kálmán Kalocsay




  • Teatro Verda Monto (KVM), el Zielona Góra (ĉefrolis Mira Rządzka)


    • Lulkanto, de Samuel Beckett


    • Cikonioj, de Adam Sikorski


    • Serenado, de Sławomir Mrożek (kunlabore kun Teatro Krizalido, sola atingo de projekto de granda internacia trupo por la jubileado de Esperanto)





Pupteatroj |




  • Pupteatro Rabcio (Maciej Z. Tondera)


    • Kion mi diros - tion mi diros, de Maciej Z. Tondera laŭ Kazimierz Przerwa-Tetmajer


    • La ruĝa ĉapeto, de Anna Januszewska




  • Ŝtata Pupteatro Vraca

    • La ovo, de Boris Aprilov



  • Robert Bánky

    • Pupmiksaĵo, de Robert Bánky


  • Infana pupteatro "Rideto" el Radom

    • Cindrulino, de Jan Brzechwa.




Vidu ankaŭ |


  • IJK 1987


Eksteraj ligiloj |



  • Unu-hora filmo pri la 72-a UK, de Roman Dobrzyński sur ITVC (pola reta televida kanalo)


















Esperanta Flago
Universalaj Kongresoj

Esperanta Flago

1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010
Budapeŝto 1966 • Roterdamo 1967 • Madrido 1968 • Helsinki 1969 • Vieno 1970
Londono 1971 • Portlando 1972 • Beogrado 1973 • Hamburgo 1974 • Kopenhago 1975
Ateno 1976 • Rejkjaviko 1977 • Varna 1978 • Lucerno 1979 • Stokholmo 1980
Brasilia 1981 • Antverpeno 1982 • Budapeŝto 1983 • Vankuvero 1984 • Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990
Bergen 1991 • Vieno 1992 • Valencia 1993 • Seulo 1994 • Tampere 1995
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto