Vernadskij-avenuo (Moskvo)
Vernadskij-avenuo (ruse Проспе́кт Верна́дского) estas radia aŭtovojo en sud-okcidenta parto de Moskvo. Ĝi estas kontinuo de Komsomola avenuo post metroponto Luĵniki kaj situas paralele al Lenin-avenuo (kunligita kun ĝi sud-okcidente, proksime al Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo).
Enhavo
1 Nomo
2 Historio
3 Gravaj konstruaĵoj
4 Transporto
5 Vidu ankaŭ
Nomo |
La avenuo estas nomita je honoro de sciencisto Vladimir Vernadskij: la instituto de kemio je nomo de Vernadskij situas en komenco de la avenuo sur montoj Vorobjovi.
Historio |
La avenuo aperis en 1940-aj jaroj, kiam estis planita la Sud-okcidento; ĝi devis fariĝi "orienta radio" por teritorio de Moskva Ŝtata Universitato. Dekomence ĝi situis ĝis Lomonosov-avenuo. En 1958, kiam oni malfermis metroponton Luĵniki, ĝi estis kunligita kun Komsomola avenuo, kaj samtempe estis plilongigita sud-okcidenten ĝis la 4-a strato Stroitelej (nun — Kravĉenko-strato). En 1959 laŭ la avenuo ekveturis trolebusoj.
En 1962 ĝi estis plilongigita ĝis Lobaĉevskij-strato, en 1967 — ĝis metrostacio Jugo-Zapadnaja, en 1971 — ĝis vilaĝo Troparjovo, en 1974 kunligita kun Lenin-avenuo. En 2001 estis konstruita vojnodo de Vernadskij-avenuo kaj Lenin-avenuo.
Gravaj konstruaĵoj |
Maldekstre:
- № 5 — Infana muzikteatro
- № 7 — Granda Moskva cirko ĉe Vernadskij-avenuo
- № 101 k.1 — Instituto de mekanikaj problemoj de Rusia akademio de sciencoj
- № 103 k.5 — Deutsche Schule Moskau
- № 125 — Teatro "Sud-Okcidente"
Dekstre:
- № 78 — Moskva ŝtata teknika universitato de radiotekniko, elektroniko kaj aŭtomatiko
- № 84 — Rusia akademio de popola ekonomio kaj ŝtata servo ĉe Prezidanto de Rusio
- № 86 — Moskva Ŝtata akademio de maldika kemia teknologio je nomo de Lomonosov
- № 88 — Moskva Ŝtata Pedagogia Universitato, ĉefa konstruaĵo por homsciencaj fakultatoj
- № 90 — Kirko de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo
- № 100 — Militakademio de la Ĉefa stabejo de Rusiaj Militfortoj
Transporto |
Aŭtobusoj: A, 1, 47, 66, 113, 224, 227, 272, 281, 611, 611c, 616, 642, 688, 707, 715, 735, 785, 788, 793, 802, 810, 810c, 816, 830, 830c; apudurbaj aŭtobusoj de aŭtostacio "Jugo-Zapadnaja";
Trolebusoj: 28, 34;
Metroo: ĉe Vernadskij-avenuo situas metrostacioj
010 Universitet;
010 Prospekt Vernadskogo;
010 Jugo-Zapadnaja.
Vidu ankaŭ |
- Lenin-avenuo (Moskvo)
- Miĉurin-avenuo (Moskvo)