Preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo
Kirko de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo (ruse Церковь Архангела (Архистратига) Михаила в Тропарёве) estas ortodoksisma preĝejo en Moskvo, posedata de Rusa Ortodoksa Eklezio kaj konsiderata kiel objekto de kultura heredaĵo de Rusio[1]. Ĝi estis konstruita en 1693 — 1694 en apudmoskva vilaĝo Troparjovo, kiu situis sur teritorio de la nuntempa distrikto Troparjovo-Nikulino; ĝi estas la sola konstruaĵo, restinta de la neniigita vilaĝo.
Adreso: Vernadskij-avenuo, 90.
Historio |
Antaŭe en Troparjovo estis ligna preĝejo, kiu multfoje estis rekonstruata, lastan fojon en 1669. En fino de la 17-a jarcento oni komencis konstrui tie novan kirkon el ŝtono, fininte en 1694. Ĝia konstruado estis organizita pro monpago de Nov-Virina monaĥejo; kiu posedis la vilaĝon; ĝusta informo pri aŭtoro de la projekto mankas.
En 1812 la konstruaĵo parte suferis pro franca invado al Rusio; ĝi estis riparita en 1823.
Dum la periodo 1939 — 1989 la preĝejo ne funkciis, en 1989 estis denove sanktigita.
Referencoj |
↑ Paĝo pri objekto de kultura heredaĵo (ruse)
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (ruse)