Eptingen
Eptingen | |
---|---|
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Waldenburg |
Koordinatoj | 47°23′0″N 7°49′0″O / 47.38333°N, 7.81667°O / 47.38333; 7.81667 (Eptingen)Koordinatoj: 47°23′0″N 7°49′0″O / 47.38333°N, 7.81667°O / 47.38333; 7.81667 (Eptingen) |
Nombro de enloĝantoj | 520 |
Areo | 11,19 km² |
Alteco | 568 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4458 |
Komunumkodo | 2885 |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Ekonomio
5 Trafiko
6 Historio
7 Eksteraj ligiloj
8 Bildoj
Pri la komunumo |
Eptingen (en Esperanto ankaŭ Eptingo, en la alemana Eptige) estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 520 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio |
Eptingen situas ĉe la suda fino de la valo de Diegten. La komunumo estas kompete ĉirkaŭita de montoj de la Ĵurasa Montaro. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Eptingen en la fundo de la valkaldrono la setlejoj Chall en la sudo sur alteco de 830 m s.m., Hagnau duonvoje inter la vilaĝo Eptingen kaj Chall, Schmutzberg en sudoriento de la komunumo, Steinägerten duonvoje inter Schmutzberg kaj la vilaĝo Eptingen, Witwald en nodo sur alteco de 654 m s.m., Sagi en nordo okcidente de la aŭtovojo, Hasel en nordokcidento, okcidento de la kernvilaĝo Dangeren, Habsen, Leutschenholden kaj Wallburgstüel, kaj sudokcidente de la kernvilaĝo Lungeren, Niederbelchen kaj Oberbelchen.
Najbaraj komunumoj |
Eptingen limas en nordo al Diegten, en nordoriento al Läufelfingen, en sudoriento al Hauenstein-Ifenthal (Kantono Soloturno), en sudo al Hägendorf (Kantono Soloturno), en sudokcidento al Langenbruck, kaj en nordokcidento al Bennwil.
Ekonomio |
La komunumo estas konata pro ĝia mineralakva fonto. La entrepreno Mineralquelle Eptingen AG [Mineralfonto Eptinga Akcisocieto] ĉi tie enboteligas la mineralakvon Eptinger. La kapacito de la fabriko estas inter 400000 kaj 500000 boteloj tage kaj ĝi laborigas 72 personojn. La mineralfonto ankaŭ allogas kuracturismon.
Trafiko |
Al la publika trafikreto Eptingen estas konektita per poŝtaŭtolinio tra la Dietgenvalo al Sissach.
Okcidente de la vilaĝo pasas la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo tra Lucerno al Gotardo, al kiu Eptingen posedas propra aliro, kaj kiu malaperas sude de la vilaĝo en la 3,18 kilometrojn longa Belchentunelo tra la Ĵurasa Montaro.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Eptingen datiĝas el la jaro 1145 kiel Ebittingen.
En mezepoko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo ekzistis du setlejoj, nome Ruch-Eptingen, kiu kongruas kun la hodiaŭa vilaĝo kaj Wild-Eptingen proksimume 100 metrojn pli alte, kiu malaperis. La Baronoj de Eptingen konstruis kastelojn sur la monteto Schanz kaj apud Witwlad. En la jaro 1487 la Baronejo Eptingen estis vendita al la urbo Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la vilaĝo kiel parto de la distrikto Waldenburg aliĝis en la jaro 1833 al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Eptingen
- Retejo de la entrepreno Mineralquelle Eptingen AG
- Eptingen en la Historia Leksikono de Svislando
- Vikifontaro|}}
- La vikipedia komunejo
Bildoj |
Vilaĝokerno kun preĝejo
Preĝejoturo
Preĝejo
La fakbriko de Mineralquelle Eptingen AG
La aŭtoŝoseo A2 apud Eptingen
Vilaĝocentro kun la kurachotelo Bad Eptingen
Vilaĝa vendejo kaj fajrobrigadejo
Komunuma domo kaj Diegterbach
Tradicia lingodomo ĉe la vilaĝoplaco
|