Olimpika vilaĝo (Moskvo)






Moskva Olimpika vilaĝo




Olimpika vilaĝo en 1980


Malnova Olimpika vilaĝo (ruse Старая Олимпийская Деревня) aŭ Olimpika vilaĝo — 80 (ruse Олимпийская Деревня-80 estas loĝata urboparto de Moskvo, konstruita en 1978 — 1979 norde de vilaĝo Nikulino (nun — distrikto Troparjovo-Nikulino) dum preparado al la Moskva Olimpiko de 1980. Malgraŭ ĝi aperis kiel Olimpika vilaĝo, oni konstruis ĝin ankaŭ por konstanta loĝado de moskvanoj: interalie, samtempe kun la loĝejoj (antaŭ la Olimpiko) estis konstruitaj kvar infanvartejoj kaj du lejnejoj.



Konsisto |


Olimpika vilaĝo konsistas el:



  • zono de loĝado: 18 16-etaĝaj domoj, grupigitaj je tri kortoj kaj kunligitaj de piedira vojo;

  • kultur-domo kun koncerta halo por 1200 personoj kaj aliaj ejoj;

  • komerca centro kun vendejoj, kafejo ktp.;

  • sportaj konstruaĵoj.


Post fino de la Olimpiko en la Olimpika vilaĝo ekloĝis moskvanoj. En 1981 tie ekfunkciis Muzeo de defendado de Moskvo, en 2002 — Muzikteatro de nacia arto sub gvido de V.Nazarov.



Stratoj |


En Olimpika vilaĝo estas la jenaj stratoj:




  • Miĉurin-avenuo de Olimpika vilaĝo (ruse У́лица Мичу́ринский Проспе́кт, Олимпи́йская Дере́вня) — strato paralela al Miĉurin-avenuo; en 1994 — 1998 estis nomata Strato Olimpika vilaĝo (ruse у́лица Олимпи́йская Дере́вня);


  • Traveturejo de Olimpika vilaĝo (ruse Проезд Олимпи́йской Дере́вни)



Vidu ankaŭ |



  • Astrus (hotelo en Moskvo)


  • Nikulino (Moskvo), Troparjovo (Moskvo) — estintaj vilaĝoj




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto