Gelterkinden










































Gelterkinden




Blazono de Gelterkinden






Vilaĝocentro de Gelterkinden


Kantono
Bazelo Kampara
Distrikto
Sissach

Koordinatoj 

47°27′55″N 7°51′11″O  /  47.46528°N, 7.85306°O / 47.46528; 7.85306 (Gelterkinden)Koordinatoj: 47°27′55″N 7°51′11″O  /  47.46528°N, 7.85306°O / 47.46528; 7.85306 (Gelterkinden)
Nombro de enloĝantoj
5699
Areo
9,79 km²
Alteco
404 m super marnivelo
Poŝtkodo
4460
Komunumkodo
2846




Mapo de Gelterkinden









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Gelterkinden estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 5699 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |


Gelterkinden situas en Supera Bazelo Kampara sur alteco de 404 m s.m. en la Ergolzvalo ĉe la alfluo de la rivereto Eibach al Ergolz, proksimume 10 kilometrojn oriente de Liestal kaj 20 kilometrojn sudoriente de Bazelo inter arbaraj montetoj. Krom la kernvilaĝo al Gelterkinden apartenas pli ol 20 setlejoj, el inter kiuj Sommerau disponas pri propra trajnhaltejo.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Gelterkinden limas en nordo al Rickenbach, en nordoriento al Ormalingen, en oriento al Tecknau, en sudoriento al Rünenberg, en sudo al Rümlingen, en sudokcidento al Wittinsburg, en okcidento al Diepflingen kaj Thürnen, kan en nordokcidento al Böckten.



Trafiko |


La komunumo situas ĉe la fervojlinio de Bazelo tra Liestal al Olten kaj estas bone servata de la regiona trajnlinio S3 en duonhora kadenco.


En distanco de 5 km en Sissach situas la plej proksima konekto al la nacia aŭtoŝoseo A2.





Trajno de la historia tramo Sissach-Gelterkinden-Fervojo


Ĉar la Svisa Centra Fervojo okcidente preterpasis la komunumon, de la jaro
1891 gix 1916 funkciis tramlinio inter Sissach kaj Gelterkinden. Kiam en la jaro 1916 la Hauenstein-Bazotunelo estis malfermita, la komunumo subite troviĝis ĉe la ĉefvervojlinio, kio signifis komencon de grana ekomonomia prospero.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Gelterkinden datiĝas el la jaro 1101 kiel Gelterkingen.


En la jaro 1461 la urbo Bazelo akiris kune kun la Baronejo Farnsburg ankaŭ la vilaĝon Gelterkinden. La Kastelo Farnsburg, de kie la voktoj de Bazelo dum 300 jaroj regis pri Gelterkinden, estis en la karo 1798 bruligita de ribeloj. Dum la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la loĝantaro de Gelterkinden luktis fidele je la flanko de la urbo Bazelo. Tio kondukis al la Atakego de Gelterkinden (germane Gelterkinder Sturm) en la nokto de la 6-a al la 7-a de aprilo 1832, dum kiu trupoj de Bazelo Kamparo konkeris la vilaĝon kaj forpelis la bazelanojn. Tiel Gelterkinden estis integrita perforte al la nova Kantono Bazelo Kampara, kiu estis oficale agnoksita de la Svisa Dieto en 1833.



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Gelterkinden

  • Gelterkinden en la Historia Leksikono de Svislando


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Gelterkinden










  • Popular posts from this blog

    What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

    Berlina muro

    Berlina aerponto