Germana lingvo en Rusio




Germana lingvo estas unu el lingvoj parolataj en Rusio.




Enhavo






  • 1 Parolantoj


  • 2 Disvastigo kaj lingva politiko


  • 3 Lernado


  • 4 Referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ





Parolantoj |


Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 en Rusio estas 2069949 (iomete pli ol 2 milionoj) homoj konantaj germanan lingvon[1]. Do, germana lingvo estas kvara en Rusio laŭ parolantaro (post rusa, angla kaj tatara). Eblas supozi ke germana lingvo estas denaska por 200-300 mil loĝantoj.



Disvastigo kaj lingva politiko |


Germana lingvo estas studata en mezlernejoj de Rusio kiel studobjekto (fremda lingvo). Plejparte ĝi estas studata kiel dua fremda post angla[2].


En Rusio funkcias Goethe-Institut (Russland). Ĝi havas filiojn en Moskvo (Goethe-Institut Moskau), Novosibirsko (Goethe-Institut Nowosibirsk), Sankt-Peterburgo (Goethe-Institut St. Petersburg).


En 2014 — 2015 estas organizata Jaro de germana lingvo kaj literaturo en Rusio (vidu oficialan retejon germane kaj ruse) samtempe kun simila Jaro de rusa lingvo kaj literaturo en Germanio kun multaj diverstipaj aranĝoj por studantoj kaj instruistoj de la lingvo kaj vasta publiko. Ĝiaj organizantoj estas germania Ministerio pri eksterlandaj aferoj kaj Goethe-Institut. Ĝi estis malfermita 6-an de junio 2014 en Berlino kaj estos malfermita la 6-an de junio 2015 en Moskvo[3]. Ĝi ekiĝis de amasa 2-taga festivalo Deutsch hoch drei en Moskvo.



Lernado |


En Rusio ekzistas multaj germanlingvaj lernejoj kaj kursoj.




  • Deutsche Schule Moskau (ruse Немецкая школа в Москве) estas privata lernejo en Moskvo (distrikto Troparjovo-Nikulino); ekde 1989 — lernejo je nomo de Fjodor Petrowitsch Gaas. En la lernejo instruado okazas en germana lingvo. La lernejon gvidas Karin von Berg. Ĝis 2009 instruado okazas laŭ plano de Baden-Virtembergo, ekde 2009 — laŭ planoj de Turingio. En 2010 la lernejo akiris ateston Exzellente Deutsche Auslandsschule. En Deutche Schule Moskau studis filinoj de prezidanto de Rusio Vladimir Putin Jekaterina kaj Marija.

    • Oficiala retejo (germane, angle, ruse)


  • En Moskva ŝtata lingvoscienca universitato ekzistas fakultato de germana lingvo (retejo).

  • En 2014 lecionoj de germana lingvo estis montrataj de televidkanalo "Kulturo" en serio "Poligloto", poste aperis papera versio de la kurso.



Referencoj |





  1. Rezultoj de la popolnombrado de 2010 (ruse)


  2. Популярность изучения немецкого языка в средних школах России (ruse)


  3. Jaro de germana lingvo en Rusio, informo pri la projekto (ruse, germane)




Vidu ankaŭ |



  • Rusiaj germanoj

  • Volgo-Germana ASSR

  • Volgogermanoj




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto