Slovjansko
Slovjansko | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 84122 [+] | ||
Retpaĝaro | www.slavrada.gov.ua [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 196 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 1 922 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 52′ N, 37° 38′ O48.8737.625Koordinatoj: 48° 52′ N, 37° 38′ O [+] | ||
Alto | 74 m [+] | ||
Areo | 58,9 km² (5 890 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sloviansk [+] | |||
Slovjansko (ukraine Слов'янськ) estas urbo de 125 000 loĝantoj en la Donecka provinco de Ukrainio, en Donecka Baseno.
Enhavo
1 Historio
2 Demografio
3 Homoj asociiĝitaj kun Slovjansko
4 Eksteraj ligiloj
Historio |
Tie en 1645 kozakoj konstruis apud salakva lago la fortikaĵon Tor, kiu de 1784 estas konata kiel urbo Slovjansko. Ĝi tamen urbiĝis en 1676. La urbo aparte konatas pro sia sala sanulejo.
Slovjansk aperis en amaskomunikiloj de la mondo pro tumultoj kaŭzitaj de rusaj separistoj, aprile 2014. Ukraina armeo provis kurataki la urbon la 24-an de aprilo, sed nenion atingis krom likvido de kelkaj gardejoj. Laŭvica, ĉi foje venka atako okazis la 2-an de majo 2014.
Demografio |
Nacieca konsisto de la urbo en 1939 surbaze de soveta popolnombrado:
ukrainoj: 58 627 (75,32%)
rusoj: 14 798 (19,01%)
judoj: 2 050 (2,63%)
belorusoj: 426 (0,55%)
germanoj: 306 (0,39%)
grekoj: 215 (0,28%)
Nacieca konsisto de la urbo en 2001 surbaze de ukraina popolnombrado:
- ukrainoj: 104 423 (73,09%)
- rusoj: 33 649 (23,55%)
turkoj: 829 (0,58%)- belorusoj: 766 (0,54%)
armenoj: 592 (0,41%)- grekoj: 320 (0,22%)
ciganoj: 279 (0,20%)
azeroj: 208 (0,15%)
Homoj asociiĝitaj kun Slovjansko |
Mikola Ŝmatko - ukraina pentristo kaj skulptisto.
Eksteraj ligiloj |
Sławiańsk laŭ Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, Tom X (Rukszenice – Sochaczew) z 1889 r. (Slovjansko laŭ Vortaro geografia de Pola Reĝlando kaj de aliaj slavaj landoj, la 10-a volumo (Rukszenice-Sochaczew de 1889)