Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad)




La Reĝa Katolika Jura Akademio estis signifa altedukejo en Hungara reĝlando en Nagyvárad (nuntempe en Rumanio) en Oradea.




Iam Jura Akademio - nun Liceo Mihai Eminescu




Iam Jura Akademio - nun Liceo Mihai Eminescu




Iam Jura Akademio - nun Liceo Mihai Eminescu




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Elektitaj studentoj de la akademio


  • 3 Elektitaj instruistoj de la akademio


  • 4 Fontoj





Historio |


Ĝermo de la akademio estis gimnazio fondita en 1699 (sed antaŭ dominado de turkoj estis tie altlernejo). Ĝi estis la unua gimnazio de la urbo post la turka erao kaj ĝi funkciis kiel hungara gimnazio ĝis 1923. Nuntempe ĝi estas rumana liceo Mihai Eminescu. De 1717 ĝi funkciis kiel jezuita lernejo, ekde 1874 kiel premonstrata ĉefgigimnazio. La akademio estis fondita en 1780 kun filozofia fakultato, post 8 jaroj ankaŭ la dujara jura fakultato ekfunkciis. La akademio longe funkciis en la sama domego, kiel la altgimnazio. Post falo de la Hungara revolucio de 1848 malevoluo komenciĝis, la filozofia fakultato estis translokita al la altgimnazio en 1850, samtempe la lernado okazis germane, sed post 5 jaroj la jura fakultato jam estis trijara. En 1861 la instrua lingvo denove estis la hungara. En 1871 oni lernis jam 4 jarojn kaj estis deklarita egaleco al la universitata nivelo. Ekde 1912 jam 10 katedroj funkciis: romia juro, jurfilozofio, puna juro kun ekonomio kun financo, ŝtata statistiko, hungara kaj aŭstra privata juro, juĝeja kaj eksterjuĝeja procesoj, komerca juro, administra kaj financa juroj, jurhistorio kun eklezia juro. En 1934 la jura akademio estis integrita al Universitato de Kluĵo.



Elektitaj studentoj de la akademio |




  • József Bartóky, subministro


  • István Berthóty, urbestro


  • Ioan Dragoș, hungara-rumana juristo


  • Manó Gozsdu, hungara-rumana juristo


  • József Irinyi, politikisto

  • Lajos Terényi (ĉefdepartementestro)


  • Imre Vízkelety, oficisto



Elektitaj instruistoj de la akademio |




  • Alajos Bozóky, profesoro


  • Mihály Fogarasy, subdirektoro


  • Gyula Hoványi, dekano


  • Géza Kiss, dekano


  • Ferenc Osvald, ĉefdirektoro


  • Péter Ágoston, instruisto


  • Ervin Roszner, profesoro



Fontoj |



  • hungare kun foto


  • [1] hungare

  • hungare kun foto


  • [2] hungare





Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto